Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Vizito de la pola esperantisto Tomasz Chmielik en Albanio
2014-11-21


En la motelo

 

    De la 2-a ĝis la 11-a de septembro 2014, kiel tio estis planite delonge, vizitis Albanion la pola esperantisto Tomasz Chmielik, akompanata de sia filo, esperantisto, kaj aliaj liaj amikoj neesperantistaj. La celo de la vizito estis la promovigo de pliaj libroj el la albana literaturo tradukite al Esperanto kaj propagando per kaj por Esperanto.

 

    La renkontiĝo en la Eŭropa Universitato de Tirana

 

    Ĉeestis la rektoro, sinjoro Tonin Gjuraj, la verkisto kaj lektoro Ylljet Aliçka, Bardhyl Selimi kaj Shaban Hasani, respektive sekretario kaj prezidanto de la Albana Esperanto Asocio (AEA), profesoro de la Jida, Hanan Bordin el la universitato de Jeruzalemo, Tomasz Chmielik, pola ILEI - sekciestro kaj lektoro de la Germana kaj interlingvistiko en la universitato de Lublin kaj Poznan, lia filo, la verkistoj Naun Kule, Bajram Karabolli, Bedri Alimehmeti, la gestudentoj esperantistoj Ili Gerdupi kaj Anisa Gjini.

 

    Post kiam s-ro Tomasz parolis al la ĉeestantoj pri la valoro de Esperanto en la demokrateca komunikiĝo internacia kaj kiel pontlingvo por la lernado de la fremdlingvoj naciaj pli facile kaj pli firme, li aprecis la rakontaron "Sloganoj el ŝtonoj" de Ylljet Aliçka kaj sciigis ke jam pretas la ties traduko en la germana pere de Esperanto-versio kaj estas trovite ankaŭ la germana eldonisto. Li aldonis ke jam estas fintradukita en Esperanto alia romano de s-ro Ylljet "Rakontoj pri internaciuloj".

 

    La rakontaro de s-ro Ylljet baldaŭ tradukiĝos ankaŭ en la brazila portugalo helpe de la tiea esperantista profesoro.

 

    Estas jam tradukite al Esperanto ĉirkaŭ 20 romanoj el la albana moderna literaturo, kiel ekzemple la romano "La senfina funebra procesio" de Visar Zhiti, poeziaĵoj de Mimoza Ahmeti, alia poeziaro de Luljeta Lleshanaku, akompanite per DVD.

 

 

    Li prikonsideris la eblecon de la eldono dulingva de la poeziaro de Bedri Alimehmeti (albane-esperante) kaj invitis la aliajn verkistojn oferti iliajn verkojn por enesperantiĝo.

 

    Krom la romano "La Hunda Haŭto" de Fatos Kongoli, "La lundo en sep tagoj" de Luljeta Lleshanaku, la novelo "La Polino" de Bajram Karabolli, "La mondo estas pejzaĝo kun brilaj koloroj" de Eqrem Basha, kiuj estas jam eldonitaj, baldaŭ aperos "La Perdinto" de Fatos Kongoli, kaj "La palaco de la sonĝoj" de Ismail Kadare.

 

    Oni lanĉis la ideon ke venontjare oni organizu renkontiĝon ĉe ĉi tiu universitato, kie oni prelegu antaŭ la gestudentoj pri Esperanto kiel lingvo-kandidato por EU, kaj kiel pontolingvo por diskonigi la albanan kulturon en la mondon.

 

    Sinjoro Tomasz proponis ke la universitato entreprenu la eldonon en la albana de la monografio de Viktor Ĵelazni "Ludoviko Lazaro Zamenhofo- pensaro, sekvoj kaj konsideroj". Oni sugestis pri la eblecoj de magistriĝo kaj doktoriĝo ĉe la universitato Adam Mickieviĉ en Poznano surkampe de interlinvistiko.

 

    Konklude, la rektoro sinesprimis preta prikonsideri ĉiujn ideojn pridiskutitaj

 

    La renkontiĝo ĉe la ministrejo de Edukado

 

    Ĉeestis la sinjorino Tatiana Vuĉani, fakulo ĉe la direktorio de la antaŭuniversitata edukado, Tomasz Chmielik, Bardhyl Selimi, Shaban Hasani, Hanan Bordin.

 

    La sinjorino Tatiana, diris ke ŝi konas la aferon ekde la jaro 2006 kaj konsentis unuavice je la ideo por interligi kelkajn albanajn mezlernejojn kun du mezlernejoj el EU, uzante kiel lingvo-komunikilon Esperanton. Tiel, akcentis ŝi, formiĝos kerno de esperantistaj instruistoj tre utilaj por la estonto.

 

 

    Ŝi sugestis ke AEA insistu ĉe la Fremdlingva Fakultato en Tirana ke oni starigu tie grupeton de studentoj studontaj Esperanton kiel kroman lernoobjekton.

 

    La renkontiĝo ĉe la Ministerio de Kulturo

 

    Ĉeestis s-ro Gentian Çoçoli, direktoro pri la libroj kaj eldonado, Tomasz Chmielik, Bardhyl Selimi, Shaban Hasani, Hanan Bordin.

 

    S-ro Gentian, kiu estas samtempe tradukisto kaj eldoninto, konsentis pri la ideo de sponsorado de la tradukoj ankaŭ de tiu ministerio. Tiucele, li sugestis ke AEA apliku en februaro kaj junio 2015, petante almenaŭ 30 % de la mono necesa por la eldono en Esperanto de la albana literaturo.

 

    Renkontiĝo kun la ĵurnalistino de la “Shekulli” (la Jarcento)

 

    Ĉeestis la ĵurnalistino Luela Myftari, Bardhyl Selimi, Shaban Hasani, Hanan Bordin, Tomaŝ Chmielik

 


Kun Luela Myftari

 

    La ĵurnalistino intervjuis s-ron Tomasz rilate la projekton de la albana antologio en Esperanto, liajn impresojn pri Albanio, malfacilaĵojn en la tradukado.

 

    La renkontiĝo en la Nacia Biblioteko de Prishtina (Kosovo)

 

    Ĉeestis la direktoro de tiu biblioteko, samkiel la verkistoj el Kosovo: Adem Demaçi (laŭreato de la premio Saĥarov por la paco en la jaro 1990), Sali Bashota, Eqrem Basha, Sanie Gashi, Flora Brovina (prezidanto de la Ligo de verkistoj de Kosovo), Skënder Zogaj, Tomasz Chmielik, Bardhyl Selimi, kaj ĉiuj akompanantoj polaj.

 

    Tie okazis la promovigo de la volumo kun poeziaĵoj "La Mondo estas pejzaĝo kun brilaj koloroj" de Eqrem Basha.

 

    Poste oni parolis pri la proceso de tradukado de la verkoj de Sali Bashota, Adem Demaçi, Flora Brovina, Ali Podrimja.

 

    La sinjorino Sanie kaj s-ro Eqrem konigis la ĉeestantojn interalie ke dum ilia junaĝo ili aŭdis pri Esperanto de iliaj instruistoj sed bedaŭrinde la instruado ne daŭris longe.

 


Sali Bashota, Adem Demaçi kaj Tomasz Chmielik

 

    Eqrem Basha promesis akiri de la vidvino de Ali Podrimja la permeson pro la eldono en Esperanto de la poeziaĵoj de Ali, kiuj estas jam pretpretaj por eldono. Dum la sinjorino Flora enmanigis sian libron kun poeziaĵoj "Mat e çmat" (Mezuru kaj malmezuru) por traduko en Esperanto.

 

    S-ro Adem Demaçi aprecis multe la inventon de Esperanto- lingvo kaj konsideris ĝin geniaĵon de geniulo Zamenhof pro kiu Pollando rajtas fieri. Li esprimis sian kredon grandan ke ankaŭ ĉi tiu lingvo helpos por plimildigi la interetajn malamojn, same al la socia progreso.

 

    Estis konsentite, dum la konversacio kun Adem Demaçi, ke lia romano "La sangovenĝaj serpentoj" eldoniĝu en la versio plej internacia.

 

    S-ro Sali Bashota konsentis entrepreni la eldonon en la albana de poeziaĵoj de la pola poeto Jan Leonczuk, helpe de la esperanta versio "Mi forgesis vin miaj arboj". La libro estos promovigote poste ankaŭ en Bjalistoko kie Jan deĵoras kiel bibliotekestro kaj kie Sali estos invitita. Rekompence la biblioteko de Bjalistoko entreprenos la sponsoradon de la eldono en Esperanto de la volumo de Sali Bashota.

 

    Por la gastoj oni ofertis tagmanĝon en la renoma restoracio "La Sinfonio".

 

    La renkontiĝo en la Municipo de Lipjan (Kosovo)

 

    Ĉeestis la sinjoroj Imri Ahmeti, municipestro, Heset Sahiti, direktoro, Behadin Rexhepi aferisto, Tomasz Chmielik kun akompanantoj kaj Bardhyl Selimi

 

    Oni pridiskutis la eblecon de ĝemeliĝo de la urbo de Lipjan kun la urbo de Lublin, samkiel la partnerecon de la teknika mezlernejo "Adem Gllavica" de Lipjan kun teknika mezlernejo en Lublin.

 

    S-ro Tomasz promesis peradi ĉe la respektivaj strukturoj en Pollando. La gastoj poste pluvojaĝis al Kllokot (municipo de Gilan) por viziti la renoman termobanejon tie. La aliajn tagojn la polaj gastoj ekskursis al la urboj de Kruja, Durrës, Berat, Elbasan, Pogradec, Vlora, Saranda, Gjirokastër. Ili vizitis ankaŭ turismejojn en Tirana kaj apud ĝi. Kompreneble ili frandis ankaŭ la karakterizajn albanajn kuiraĵojn.

 

Raportis: Shaban Hasani

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio