Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Esperanto en frontpaĝo de Wall Street Journal
2014-11-21

de Neil Blonstein

 


Esperanto en frontpaĝo de Wall Street Journal

 

    La mondfama usona gazeto Wall Street Journal, kun pli ol du milionoj da abonantoj en la tuta mondo, dum mallonga tempo plurfoje raportis pri Esperanto. Unu el la artikoloj eĉ aperis sur la frontpaĝo de la papera eldono. Neil Blonstein, unu el la intervjuitoj de Libera Folio, faris klarigon pri tio:

 

    La ĵurnalisto Charles Wells ĉe Wall Street Journal dum mallonga tempo produktis radio-intervjuon (kun Gordon Deal), amuzan gvidadon en Esperanto tra la urbocentro de Novjorko (filmisto: Rob Alcaraz), paperan artikolon pri Pasporta Servo kaj la artikolon "5 uzoj de Esperanto en populara kulturo".

 

    Se oni guglas "Esperanto Wall Street Journal", oni trovos ke antaŭ 2014 preskaŭ neniom estis verkita pri nia lingvo en tiu grava gazeto. Des pli surprize ke ni atingis artikolon sur la UNUA papera paĝo de grava usona gazeto, ĉefe legata de 2.000.000 riĉuloj (kun ret-abonoj).

 

    La ĵurnalisto Charles Wells planis verki pri Esperanto jam de la nord-hemisfera somero 2014. Tiam li kontaktis Chuck Smith, usonanon delonge vivantan en Berlino. Chuck estas fama pro sia agado ĉe Vikipedio, li iam pasigis jaron en Novjorko. Chuck rekomendis ke Wells kontaktu Jim Medrano.

 

    Jim Medrano estis longtempa redaktoro de E-informilo papera Novjorka Prismo, antaŭ ties transiro al la reto. Jim estis ankaŭ fama gastiganto kun sia edzino Nancee. Charles volis skribi pri Pasporta Servo. Kiam la ĵurnalisto sugestis surstratan gvidadon, Jim rekomendis Neil Blonstein.

 

    Neil estas jam 7 jarojn reprezentanto de UEA ĉe UN kaj akceptis kelkdek eksterlandajn esperantistojn por gvidado tra la urbo. Pro limdatoj Neil kaj Charlie havis malpli ol du semajnojn por plani renkontiĝon kun filmisto de Wall Street Journal, Rob Alcaraz, en frua bela oktobra tago. Oni finredaktis la artikolojn kaj videon la 13an de oktobro. Video aperis ĉe la retejo/blogejo de Wall Street Journal la 11an de novembro kaj en la papera eldono aperis artikolo la 12-an de novembro (ĉefe pri Pasporta Servo). La amuza filmeto publikiĝis en Youtube la 12an de novembro.

 

    Kelkaj aliaj detaloj estas: Jim estis unue kontaktita per poŝtelefono kaj devis rifuzi konversacion dirante, "mi estas tro okupata pro laboro"...sed eblis revoki. Dum unuhora intervjuo kaj iom da tekst-mesaĝado, Jim provis rakonti pri interesaj aŭ amuzaj gastoj...

 

    Neil praktikis aŭ filmiĝis dum 2 horoj en la urbo-centro de Novjorko. La fina rezulto post redaktado estis 2-minuta Esperanta informilo-gvidilo tra Novjorko. La aktivuloj Steven Brewer kaj Amanda Higley estas menciitaj en la artikolo. Oni atendas pliajn detalojn pri ilia kontakto kun la ĵurnalisto.

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio