Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio difinis plafonon de energikonsumo
2014-11-21

 

    La 19an de novembro Ĉinio publikigis planon pri disvolviĝo de energio por limigi la maksimuman jaran konsumon de primara energio ĝis 4,8 miliardoj da tunoj da norm-karba ekvivalento en la jaro 2020.

 

    Laŭ la plano publikigita de la Ŝtata Konsilio, la porcio de ne-fosiliaj fueloj en la totala energi-miksaĵo estos pligrandigita ĝis 15 procentoj en tiu jaro.

 

    Por atingi la celojn, karba konsumo ĉiujare atingos 4,2 miliardojn da tunoj ĝis la jaro 2020, je 16,3 procentoj pli multe ol 3,6 miliardoj da tunoj en la lasta jaro, laŭ statistikoj de la Ĉina Nacia Karbo-Asocio.

 

    Energia mem-proviza proporcio pliiĝos ĝis ĉirkaŭ 85 procentoj, kaj pura energio, kiaj estas natura gaso, nuklea energio kaj renovigebla energio, estos preferata. Instalita nukle-energia kapacito devus atingi 58 milionojn da kilovattoj en tiu jaro.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio