Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Surretiĝis la unua aŭdovida vortaro de la ĉina signolingvo
2014-11-20

    Lastatempe surretiĝis la unua aŭdovida vortaro de la ĉina signolingvo, en kiu ĉiun vorton akompanas filmeto montranta la agojn necesajn por formi la vorton. La vortaro enhavas 1000 vortojn kaj estis pretigita de Pujigongyi, organizaĵo por socia bonfarto en la urbo Wusi, provinco Jiangsu, orienta Ĉinio.

 


Volontulo montras signolingvan vorton.

 

    Ĉe la retejo de la organizaĵo (http://www.pjgy.com.cn/) eblas serĉi vortojn de la signolingvo, tajpante ĉinlingvan ekvivalenton per latinaj literoj en serĉilon. Se la koncerta vorto estas en la vortaro, vi povas ankaŭ vidi filmeton, en kiu surdulo aŭ aŭdanta volontulo montras ĝin.

 

    En la sama retejo eblas lerni la signolingvon per rapida kurso, informiĝi pri diversaj aranĝoj kiel ĉeesta kurso kaj eĉ aĉeti T-ĉemizon kun diversaj signolingvaj vortoj bildigitaj. Ĉio tamen estas skribita nur en la ĉina lingvo.

 

    Por komunikiĝi kun surduloj

 

    Hong Jian, la repondeculo de la organizaĵo, diras, ke "espereble la ĉi-foje pretigita vortaro elvoku intereson de ordinaraj civitanoj pri la signolingvo".

 

    La organizaĵo, kies ĉefa celo estas helpi al surduloj, havas ĉ. 200 registritajn volontulojn. El ili tamen nur malpli ol 5 procentoj scipovas la signolingvon kaj estas malfacilaĵoj komunukiĝi kun la surduloj. Kurioze, multaj volontuloj uzas poŝtelefonan servon de tujmesaĝilo por paroli kun la surduloj.

 

    "Ni kredas, ke por vere respekti surdulojn oni devas uzi ilian lingvon", diras Hong. "Surduloj ne povas ellerni la lingvon de aŭdantoj, sed aŭdantoj povas lerni la lingvon de surduloj. Estas pro tio, ke ni pretigis la vortaron. Per ĝi oni povas lerni bazajn konversaciojn".

 

    Ĉu tra densa mallumo briletas la celo?

 

    La filmado por la vortaro estas plenumata de volontuloj kaj surduloj. Hong diras, ke komence oni timis, ke surduloj hezitos aperi antaŭ videokamerao por montri la signolinvon. Sed efeketvie multaj surduloj montriĝis malstreĉitaj. Ju pli ili konsciiĝas pri la signifo de la laboro, des pli ili fariĝas memfidaj.

 


Tiel iras la filmado...

 

    Hong diras, ke nun la vortaro ricevas preskaŭ mil vizitojn ĉiutage. Sed laŭ li por esti vere "plena vortaro", ĝi devus enhavi ĉ. dekmil vortojn. Tamen por fari filmeton por unu vorto, oni averaĝe bezonas duonhoron. Mankas homoj, kaj la laboro ne estas rapide farebla.

 

    La organizaĵo bezonas pli da volontuloj, precipe por film-redaktado. Hong esperas, ke en la estonteco volontuloj kaj surduloj mano-en-mane partoprenu en la kompilado de la vortaro kaj pliriĉigu ĝian enhavon.

 

Redaktoro: USUI Hiroyuki

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio