Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Invito al amika renkontiĝo en Ĉeĥio
2014-11-19

 

    Tio estas invito al printempa lingva seminario en ĉeĥa paradizo, en la familia pensiono ESPERO kaj en vilaĝeto Skokovy – 75 km nordoriente de Prago. En la printempa naturo ĝi okazos de la 20-a ĝis la 26-a de aprilo en 2015.

 

    La retejo de Skokovy troviĝas en http://home.tiscali.cz/penzionespero/esperanto/espindex.htm, ĝi estas taŭga loĝejo kun bonaj kondiĉoj por la partoprenantoj.

 

    Bonvole venu inter homojn sanajn, handikapitajn, junajn kaj maljunajn – bonvenigaj estas tiuj kiuj ŝatas Esperanton kaj deziras ĝui familian etoson, naturon, aǔ tiuj kiuj nur deziras scii ion pri la lingvo aǔ volas nur promeni kaj ĝui la naturon.

 

    Oni povas ekzerci la korpon kaj spiriton, krei permane memoraĵojn kaj babili en amika atmosfero. Estos promeno, ekskurso, diskuto kaj aliaj programeroj...

 

    Partoprenantoj havos senbarieran medion en 2-5 litaj ĉambroj, lavujo troviĝas en ĉiu ĉambro, duŝejoj kaj necesejoj estas en koridoro. Tie estas ankaŭ interreta konekto.

 

    Kontaktoj kaj pli da informoj legiĝas en la retpaĝo http://www.mlboleslav.cz/esperanto/?p=1366, kaj koncerna retpoŝto: drahotova@esperanto.cz.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio