Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La monto Mianshan en la provinco Shanxi de Ĉinio
2014-11-17

 

Teksto de Li Ran kaj fotoj de Zhao Xi

    La monto Mianshan en la sudcentra parto de la provinco Shanxi en norda Ĉinio havas siajn tri propraĵojn apartajn:

 


En la pitoreskejo de la valo Yi Xian Tian**
 

La templo Yunfeng en la kaverno Bao Fu Yan

 

    La unua estas bela pejzaĝo. En la monto Mianshan multas gigantaj rokoj tute imponaj ofte kun alteco de kelkaj dekoj da metroj. Ĉe la talio de la gigantaj rokoj profunde kaviĝis internen kiel profundajn kavernojn en kiuj regas trankvileco. Kiam pluvegas, pluvakvo falas de sur la monto kvazaŭ akvokurteno, kiu pendiĝas antaŭ la buŝoj de la kavernoj. En la monto Mianshan ĉie videblas tiaj kavernoj, kaj la plej granda kaviĝas sur klifo de la templo Yunfeng. Ĝi portas la nomon Bao Fu Yan* kun profundo de ĉirkaŭ tridek aŭ kvardek metroj, alto de sepdek aŭ okdek metroj kaj kun larĝeco de preskaŭ tricent metroj. En tiu granda kaj profunda rok-ventro, antikvuloj konstruis templon, kies kultaj haloj estas etaĝigitaj unu post aliaj en altaj kaj malaltaj terenoj. Malproksime rigardi ĝi aspektas kvazaŭ templo en la aero. 

 


La fontakvo Sankta Lakto en la monto Mianshan

 

    "La monto Mianshan estas abunda ĉefe de rokoj sed ju pli altas la monto, des pli altas la akvo." En la monto Mianshan ĉie videblas akvofonto, ĝi gluglante kantas ne nur en montvalo sed ankaŭ elfluas guton post guto el fundoj de gigantaj rokoj. La akvofonto Xuanquan, t. e. la fonto Sankta Lakto, estas formita guton post guto el la fendoj de la rokoj. De sur la rokoj de la klifo super la akvofonto pendiĝas dekoj da grandaj kaj malgrandaj gutoŝtonoj plenaj de musko kaj de sur la lastaj falas fontakvaj gutoj unuj post aliaj kiel perloj kun agrabla sono.

 


La karnokorpa relikva Budho en la templo Zhengguo sur la monto Mianshan

 

    La dua estas relikvoj de kompletaj korpoj de bonzoj. Budhismaj monaĥoj kredas ke la religia praktikado povas atingi la plej altan nivelon, kaj tio eblas al tiuj monaĥoj kaj monaĥinoj bone gardi la fizikan korpon sen putriĝan post la morto, tiel kiel ilia kadavro restas vivecaj dum multaj jaroj, do tio estas konata kiel karnokorpa Budho. Tiam iliaj posteuloj envolvis iliajn karnajn korpojn per arĝilo kaj faris ilin statuoj por ke disĉiploj kaj kreantoj ilin kultu. La karnokorpa relikva Budho en la templo Zhengguo en la monto Mianshan -- Tian Zhichao -- estis la unua han-o kiu fariĝis Budho. Tio estas la restaĵo de la dinastio Tang (618 - 907), kaj tre malofte videbla en la tuta lando. Kun respekto mi malrapide eniris en la kultan halon kaj rigardis la argilajn statuojn en la unua vico. Ili ankoraŭ tenas la sidan pozicion kun trankvila mieno natura kvazaŭ vivantaj, tio montras altan nivelon de la skulptado. 

 


Bonaŭguraj sonoriloj estis penditaj sur la klifo Bao Fu Yan

 

    La tria devas sendube esti pendigi bonaŭgurajn sonorilojn. Pendigi bonaŭgurajn sonorilojn estas fama preĝa aktivado en la monto Mianshan: folkloraj artistoj estas fiksataj je la ŝnuro pendanta en la aero super la klifo. Profitante de la balanca forto, ili sin enigas en la kavernon, tie ili fiksas kojnojn en la klifon por pendigi sonorilojn. En la monto Mianshan la bonaŭguraj sonoriloj estis penditaj sur la klifo Bao Fu Yan. Origine, tio estis religia ceremoniaro por preĝi pri pluvo en la dinastio Tang, kaj evoluis kun tempopaso al la folkloraj kutimoj de la loĝantoj en la monto Mianshan. Nun sur la klifo Bao Fu Yan dense pendiĝas kupraj sonoriloj, kiam blovas venteto, tiuj sonoriloj agrable sonoras. 

 


Rigardo el la kaverno de la fonto Sankta Lakto al la kuŝanta Budho sur la monto malproksime
 

La somerumejo en la valo Xi Xian
 

Antikvaj arboj en la valo Gu Teng
 

Pendanta vojo ĉe la talio de klifo
 

La monto Mianshan kruta kaj la stepo en fora malproksimo

 

    En la monto Mianshan perfekte kunfandiĝis la homaro, la arto kaj la naturo en fortajn lokajn kulturajn heredaĵojn. Ĝi kvazaŭ pentraĵo kaj poezio sekvigas justan percepteblan sed nedireblan senton el la koro.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua

     - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - -

    * Bao Fu Yan -- la formo de la klifo similas al homo tenanta sian ventron.

    ** Yi Xian Tian -- la fendo inter montoj aŭ klifoj tre mallarĝa, tra kiu videblas nur linio da ĉielo.

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio