Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Singapura universitato disvolvas ultrarapidajn pilojn
2014-11-15

 

    Sciencistoj de la Nanyang-a Teknologia Universitato (NTU) de Singapuro diris en la 13a de oktobro, ke ili disvolvis ultrarapide ŝargeblajn pilojn, kiuj povas esti reŝargitaj ĝis 70 procentoj en nur du minutoj. Krome, la nov-generaciaj piloj havas ankaŭ longan vivdaŭron de pli ol 20 jaroj, dekoble pli longan ol la ekzistantaj litio-jonaj piloj.

 

    "Ĉi tiu trarompo havas vastan influon sur ĉiuj industrioj, precipe por elektraj veturiloj, pri kiuj konsumantoj estas ĉagrenitaj pro longa reŝarg-tempo kaj limigita vivdaŭro de piloj." NTU diris en sia komunikaĵo.

 

    Nuntempe reŝargeblaj litio-jonaj piloj, kiuj estas kutime uzataj en poŝtelefonoj, tabulkomputiloj kaj elektraj veturiloj, uzeblas por ĉirkaŭ 500 reŝarg-cikloj. Tio ekvivalentas du ĝis tri jarojn de tipa uzo, kaj ĉiu ciklo postulas ĉirkaŭ du horojn por ke la pilo estu plene ŝargita.

 

    En la nove disvolvita pilo, la tradicia grafito uzata por anodo (negativa poluso) en litio-jonaj piloj estas anstataŭigita per ĝela materialo farita el titania dioksido.

 

    Titania dioksido estas abunda, malkara kaj sekura materialo trovita en grundo. Ĝi estas kutime uzita kiel nutraĵa aldonaĵo aŭ en kontraŭsuna kremo por sorbi malutilajn ultraviolajn radiojn.

 

    NTU-teamo trovis la vojon transformi la titanian dioksidon en etajn nanotubojn, kio estas miloble pli maldika ol la diametro de homa haro.

 

    Tio akcelas kemian reakcion en la nova pilo por realigi superrapidan ŝargon.

 

    "Elektraj aŭtoj povos drame vastigi sian amplekson, kun nur kvin-minuta ŝargo, kaj tio egalas al la tempo bezonata por plenigo de benzino por nunaj aŭtoj," diris Chen Xiaodong, ĉefo de la esplora teamo.

 

    Ilia atingo estis publikigita en la plej freŝa numero de Progresintaj Materialoj, la gvida internacia scienca ĵurnalo pri materiala scienco.

 

    La tekniko estas licencita de unu kompanio por produktado, kaj Chen esperas, ke ĝi eniros la merkaton en la venontaj du jaroj.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio