Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Nia pitoreska insularo Xisha (II)
2014-11-14

Teksto de Wu Shicun kaj fotoj de Zha Chunming

 


Korala insulo de la insularo Yongle de Xisha

 


La insulo Zhongjian de la insularo Yongle de Xisha

 


La insulo Ganquan de la insularo Yongle de Xisha

 


La rifo Lingyang de la insularo Yongle de Xisha

 

Vilaĝo(j) el lignaj dometoj 10-kvadratmetraj sur malprofundaĵo de la insulo Yagong
 


Vilaĝanoj sur malprofundaĵo de la insulo Yagong senescepte estas fiŝkaptistoj

 


La insulo Yagong kun koraloj kiel ĉefa konsistiga parto

 

    Defendo de la suvereneco, protektado kaj ekspluatado

 

    Vjetnamio estas la ununura lando, kiu defias la suverenecon de Ĉinio super la insularo Xisha. De multaj jaroj Vjetnamio foje kaj refoje provokas kontraŭ Ĉinio pro establo de la urbo Sansha, administrado super fiŝado, ekspluatado de petrolo, naturgaso kaj tiel plu. Ĝi publikigis Leĝo pri Maro kaj per tio atribuis la insularon Xisha sub sian administradon kaj aktive antaŭenpuŝas disputadon pri la nedisputebla suvereneco de Ĉinio super la insularo Xisha kaj plie komplikigas kaj internaciigas la problemon.

 

    Kontraŭ tio, Ĉinio, konsiderante la ĝeneralan situacion de la periferiaj rilatoj, stabiligas la rilatojn inter Ĉinio kaj Vjetnamio, samtempe kaj alprenas firman leĝplenumadon kaj protektas la interesojn de la ŝtato, senŝanceliĝe obstrukcas la kontraŭleĝajn agaĉojn de Vjetnamio serioze damaĝantajn la suverenecon kaj interesojn de Ĉinio. Por sia postulo Vjetnamio ne tenas pruvitan historian bazon, nek konatan agnoskitan juran bazon. Por ĉasi la suverenecon de Ĉinio super la insularo Xisha, Vjetnamio aktive teksas historian bazon, montrante, ke laŭ historia noto, al ĝi proksimaj "Flava Sablejo" kaj "Flava Terpeco" estas la insularo Xisha, kaj proklamas, ke ĝi heredas la rajton super la insularo Xisha invadita kaj okupita de francaj koloniistoj kaj la sudvjetnama sajgona intanco. Tamen, antaŭ la jaro 1974, la sinsekvaj sesioj de la vjetnama registaro neniam elmetis ian ajn kontraŭopinion pri la suvereneco de Ĉinio super la insularo Xisha, male, oficiale agnoskis en registaraj deklaroj kaj notoj aŭ en gazetaro, mapo kaj lernolibro, ke la insularo Xisha estas la teritorio de Ĉinio. Vjetnamio devas respekti la koncernan spiriton de internaciaj leĝoj, precipe la principon de internaciaj leĝoj, kia "malpermesi kontraŭpromeson", kaj respekti la fundamentajn kriteriojn de la internaciaj rilatoj.

 

    Koncerne al la ekspluatado de la insularo Xisha, Ĉinio observos la koncepton pri daŭrigebla disvolvo, akomodos la produktadon kaj vivadon al la reala eltenebleco de la insuloj kaj rifoj. Surbaze de kompleksa enketado, Ĉinio funkciigos sistemon por kolekti rubojn sur loĝataj insuloj kaj rifoj, sistemon por desaligi maran akvon, por proteki la delikatan ekologian sistemon. Ĉinio ekspluatos la oceanajn resursojn laŭ la Konvencio de UN pri Oceana Leĝo, kiu difinas, ke la apudmaraj landoj ĝuas la ekonomian suverenecon super siaj propraj ekonomiaj regionoj kaj samtempe kun tio portas respondecon "plej konvene utiligi" la biologiajn resursojn en la regionoj, kaj ankaŭ enkondukis principojn por protekti kaj sendifekti oceanajn resursojn, inkluzive de peventado de difekto al la oceana medio kaj de internacia kunlaboro kaj daŭrigebla disvolvo. Dank' al la enlanda leĝdonado, Ĉinio jam turnis la menciitajn principojn de internaciaj leĝoj en la internajn leĝkodojn. Ĉinio laŭleĝe ekvilibrigos la rilatojn inter la protektado de ekologio kaj ekspluatado de resursoj.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhu Mingyi

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio