Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Nia pitoreska insularo Xisha (I)
2014-11-14

Teksto de Wu Shicun kaj fotoj de Zha Chunming

 


Birdrigardo al la insulo Yongxing

 


La insulo Yongxing de Xisha, nova aspekto de la urbo Sansha

 


Qilianyu, nomo de grupo da insuloj, rifoj kaj malprofundaĵoj en nordoriento de la insularo Xisha

 

    La insularo Xisha apartenas al la teritorio de Ĉinio. Ĝi najbaras norde al la taiwan-a markolo, sude al Nansha kaj al la Malaka Markolo, kaj funkcias kiel grava pasejo sur maro en Orienta Azio, krome ĝi ankaŭ estas la plej proksima el inter la insularoj Xisha, Nansha kaj Zhongsha al la ĉeftero de Ĉinio.

 

    La insularo Xisha, kun la totala areo de 7,86 mil kvadrataj kilometroj, la longeco de ĉ. 250 kilometroj kaj larĝeco de 150 kilometroj, situas en la areo de la norda latitudo je 15,47 gradoj al tiu je 17,08 gradoj, kaj de la orienta longitudo je 111,10 gradoj al tiu je 112,55 gradoj.

 

    La insularo konsistas el du partoj: oriente Xuande-insularo el 7 insuloj, kaj okcidente Yongle-insularo el 8 relative grandaj insuloj. La insulo Yongxing situas en la centro de la insularo Xisha kaj estas la plej grandarea inter la insularo Xisha kaj la insuloj en la Suda Maro. Ĝi nun estas la administra centro de la urbo Sansha. La insulo estas komplete ekipita per bazaj instalaĵoj, kiaj poŝtoficejo, hospitalo, banko, kazerno, policejo, loĝdomoj, akceptejo, aerodromo kaj doko.

 

    Sur la insularo densas la flaŭro kaj vivas pli ol 40 specoj de birdoj, kaj pro tio la insularo estas titolita kiel "paradizo de birdoj". La apudaj marareoj estas ĉefaj tropikaj fiŝkaptejoj de Ĉinio. Tie estas pli ol 400 specoj de koralaj fiŝoj kaj oceanaj fiŝoj, kaj ankoraŭ ĥelonioj, holoturioj, perloj, konkoj kaj haliotoj, sume dekoj da raraj maraj produktoj, kaj plie, abundaj resursoj de petrolo, naturgaso kaj similaj.

 

    Xisha -- propra teritorio de Ĉinio

 


Densa primara arbaro sur la Orienta Insulo -- "bird-insulo" de Xisha

 


Dolĉakva lago sur la Orienta Insulo de Xisha
 


La insulo Cenhang, unu el la relative grandaj insuloj de la insularo Xisha de Ĉinio

 

    La insularo Xisha estas la plej frue trovita, ekspluatita, administrita kaj regita de Ĉinio, tio estas atestita per multe da oficialaj historiaj libroj kaj mapoj. La registaro de la dinastio Norda Song (960 - 1126) jam metis la insularon Xisha sub la administradon de Ĉinio kaj ekspedis marajn trupojn patroli tie.

 

    En la jaro 1909, Li Zhun, komandanto de la mara armeo de la provinco Guangdong de la dinastio Qing (1644 - 1911), estrante sian armeon inspektis la insularon Xisha, kaj hisis flagon sur la insulo Yongxing kaj pafis kanonon por proklami la suverenecon.

 

    En la jaro 1911 la registaro de la Respubliko de Ĉinio proklamis, ke la insularo Xisha kaj ĝiaj apudaj marareoj estu administrataj de la gubernio Yaxian de la insulo Hainan.

 

    En la 30-aj kaj 40-aj jaroj de la 20-a jarcento Francio kaj Japanio sinsekve invadis kaj okupis Xisha, kio estis indigne protestita de ĉinaj popolanoj; en la jaro 1935 la nacia registaro oficiale donis nomojn al la insuloj en la Suda Maro kaj registris tion en mapon. Post la venko de la kontraŭjapana rezistmilito, en la jaro 1946 la nacia registaro, laŭ serio da internaciaj dokumentoj, ekspedis militŝpojn kiaj Yongxing kaj Zhongjian, repreni la suverenecon super Xisha kaj en la jaro 1948 eldonis kaj distribuis al la internacia socio "Mapo de Insuloj en Suda Maro", kiu klare markas la nomojn kaj situojn de la insuloj en la Suda Maro.

 

    En la jaro 1959 la ĉina registaro establis "Administracio super la insularoj Xisha, Zhongsha kaj Nansha. Sub la proteksto heredi la rajtojn de la franca koloniista instanco, la sudvjetnama sajgona instanco formordetadis la suverenecon de Ĉinio super Xisha, kaj estis forte rebatita kaj fine, elpelita el Xisha en la jaro 1974. La Leĝo pri teritoria maro kaj apudaj regionoj de la Ĉina Popola Respubliko promulgita en la jaro 1992, kaj bazaj punktoj kaj linioj publikigitaj de la ĉina registaro en la jaro 1996 sinsekve konfirmas la suverenecon super Xisha kaj la skalon de la teritoria maro de Ĉinio.

 

    Ekde la jaro 2012 Xisha estis atribuita al la administrado de la urbo Sansha de la provinco Hainan. La ĝis nun ankoraŭ starantaj sur la insularo Sudmara Frata Templo, malnovaj gardturoj postlasitaj de francoj kaj japanoj, monumento pri rehavigo starigita de la nacia registaro kaj monumento pri la insularoj en Suda Maro, starigita de la registaro de la nova Ĉinio, ĉiuj ĉi tiuj ja estas la atestoj, ke la ĉina popolo posedas kaj defendas la insularon Xisha.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Zhu Mingyi

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio