Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro
2014-11-10

    Fondiĝo de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro

 

La parlamenta domo de Aŭstralio en Kanbero

 

    En la 5-a de novembro 1989 Aŭstralio, Usono, Japanio, Korea Respubliko, Nov-Zelando, Kanado kaj 6 landoj de la tiama Asocio de Sudorientaj Aziaj Landoj (Indonezio, Malajzio, Filipinoj, Singapuro, Tajlando kaj Brunejo) okazigis en Kanbero, ĉefurbo de Aŭstralio, la unuan kunvenon de ministroj de APEK. Tio markis, ke APEK oficiale fondiĝis. En la jaro 1991 Ĉinio aliĝis al APEK. Havanta 21 membrojn kaj 3 observantojn, APEK estas mekanismo pri ekonomia kunlaboro plej altgrada, plej vast-ampleksa kaj plej grand-influa en la azi-pacifika regiono.

 

    La funkcia mekanismo de APEK kaj ĝiaj funkcioj

 

    La funkcia mekanismo de APEK enhavas neoficialan kunvenon de gvidantoj, kunvenon de ministroj, kunvenon de altranguloj, komitaton kaj laborgrupon, kaj sekretariejon. Interalie la neoficiala kunveno de gvidantoj estas kunveno plej altgrada kaj ĝia unua kunveno okazis en Seattle de Usono en novembro de 1993. La ĉefaj funkcioj de APEK estas: liberigo de komerco kaj investo, faciligo de komerco kaj kunlaboro de ekonomio kaj teknologio. Sekve de la senĉesa disvolvado de la monda ekonomio la membroj de APEK kunlaboras ne nur en supre menciitaj kampoj, sed ankaŭ en tiuj de eduko, resurso, medio, financo, higieno, ekspluato de homfortaj riĉfontoj, virinoj kaj tiel plu.

 

Redaktoro: Niu Xueqin


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio