Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Komentarioj de fremdlandaj amaskomunikiloj pri la 4-a Plena Sesio de la 18-a Centra Komitato de KPĈ
2014-11-05


En la kunvenejo de la 4-a Plena Sesio de la 18-a Centra Komitato de KPĈ

 

    De la 20-a ĝis la 23-a de oktobro okazis en Pekino la 4-a Plena Sesio de la 18-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ).

 

    Iu fremdlanda amaskomunikilo diris, ke la 4-a Plena Sesio de la 18-a Centra Komitato de KPĈ ekzamenis la "Decidon de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio pri Kelkaj Gravaj Aferoj Koncernaj al Ĉiuflanka Akcelo de Laŭleĝa Regado", detale priskribis la novan perspektivon de Ĉinio pri laŭleĝa regago. Tio estas la unua fojo en la 65-jara historio de KPĈ post ĝia regado.

 

    La retejo de la brita ĵurnalo Financial Times raportis en la 23-a de oktobro, ke post la 3-a Plena Sesio de la 11-a Centra Komitato de KPĈ, la lasta tiris amaran lecionon el la Granda Kultura Revolucio kaj elmetis la politikon pri ŝtat-regado "ellaboru leĝojn por observi, leĝoj estu necese observitaj, plenumo de leĝoj estu serioza kaj kontraŭleĝaj agoj estu punitaj", tiuj vortoj enhavas la fundamentan spiriton de "laŭleĝa regado".

 

    La raporto diris, ke la iom-post-ioma regado laŭ la nacia cirkonstanco de Ĉinio estas la perioda metodo plej reala, akceptata de la tuta partio kaj kondukonta la landon al laŭleĝa regado.

 

    Komplete prezenti la koncepton pri laŭleĝa regado kaj preni ĝin kiel volon kaj celon de la reganta partio estas grava strategia paŝo por ke la revolucia partio transformiĝu al la reganta. Tio estas historia progreso.

 

    La hispana retejo pri observado de ĉinaj politikoj diris en sia artikolo aperinta en la 22-a de oktobro, ke laŭleĝa regado fariĝis nova politika deklaracio de Ĉinio. Laŭleĝa regado estis la kerna temo dum la 4-a Plena Sesio de la 18-a Centra Komitato de KPĈ. Tio montras, ke la ĉina registaro sincere esperas fini misuzon de aŭtoritato, maljustecon kaj mankon de moralo. En la jaro 2012 okaze de la 30-a datreveno de la publikiĝo de la praktikata konstitucio, ĉina gvidanto Xi Jinping alvokis, ke oni ĉiuflanke plenumu ĝin. Post du jaroj lia alvoko estas en plua plenumado.

 

    La raporto diris, ke Ĉinio ellaboros pli multajn leĝojn por limigi la ĉinojn inkluzive de KPĈ-membroj. Ĉiuj homoj inkluzive de KPĈ-membroj ne povos sin apartigi kadron de leĝoj kaj sin metis sur leĝoj. Tio estas profunda kaj longa vojo de reformado.

 

    Por konstrui la ŝtaton, kiu faras laŭleĝan regadon, oni unue devas observi la konstitucion. Parolante pri koluzio de ŝtatoficistoj kaj komercistoj, Xi Jinping diris, ke oni devas enmeti aŭtoritaton en kaĝon de sistemoj por ke ili ne koluziu. La komunaj interesoj de ŝtatoficistoj kaj komercistoj estas varmobedo de koruptado. Se realiĝos laŭleĝa regado, ĉinaj ordinaraj popolamasoj havos pli multajn rajtojn kaj interesojn.

 

    La elmeto de konstruado de laŭleĝa regado fare de KPĈ montras, ke Ĉinio marŝas al la politika modernigo. Nun ĉiu ajn vorto koncerna al la politika reformado fariĝos fokuso atentata de ĉinaj popolamasoj. Laŭleĝa regado povas ne nur fortigi aŭtoritaton de la ĉina registaro, sed ankaŭ plue garantii rajtojn kaj interesojn de ordinaraj civitanoj. Pro tio ĝi certe akiros unuaniman aprobon.

 

    En la 22-a de oktobro la novaĵ-agentejo PRENSA LATINA raportis, ke fakuloj opinias, ke la ĉina registaro devas ne nur laŭleĝe agadi, sed ankaŭ rajtigi popolamasojn partopreni en laŭleĝa regado kaj en laboro pri altigo de konscio pri leĝoj.

 

    Krom tio, bati kontraŭ korupteco estas la plej urĝa afero en la tuta ŝtato. Estas tempo por emfazi la gravecon de leĝoj en laboro kontraŭ korupteco por ke ŝtatoficistoj ne kuraĝu koruptadon.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio