Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Monda Banko: Ĉinio grandigas uzon de renovigebla energio
2014-11-04

Teksto kaj foto de ZHANG Shuang

 


Gailius Draugelis en gazetara konferenco

 

    En la jaro 2014 la Monda Banko pruntedonis al klientoj 3,6 miliardojn da usonaj dolaroj pri renovigebla energio, ekzemple projektoj de grandskala hidraŭlika centralo, sunenergia centralo, vento-energia centralo, geotermo ktp. Nun Ĉinio jam fariĝis tutmonde agnoskita ekzemplo de la uzo de renovigebla energio. La 24an de septembro El Popola Ĉinio intervjuis Gailius Draugelis, specialisto de la Monda Banko pri energio en Ĉinio, pri kunlaboro inter Ĉinio kaj la Monda Banko en la kampo de renovigebla energio.

 

    Gailius Draugelis admiris la senprecedencajn atingojn de Ĉinio en grandskala uzado de renovigebla energio. Li diris, ke en la pasintaj 20 jaroj senĉese disvolviĝis la kunlaboro inter la Monda Banko kaj Ĉinio. Komence la kunlaboro fokusiĝis al novigo de administro, konkurenca adjudiko kaj praktiko de kelkaj grandaj energi-programoj. En la lastaj jaroj laŭ politikaj postuloj de la ĉina registaro, la Monda Banko turnis la atenton al daŭripova disvolvado de energio, ekzemple renovigebla energio kaj energi-ŝparado. Fakte la kunlaboro inter Ĉinio kaj la Monda Banko ne estas limigita nur en kapitalo; Ĉinio donas pli grandan atenton al la scio-kunlaboro kun la Monda Banko, tial la Monda Banko enkondukis en Ĉinion konvenajn manovrojn.

 

    Gailius Draugelis diris, ke la kunlaboro inter Ĉinio kaj la Monda Banko daŭras plu, krom al novigaj invest-programoj, koncernaj departementoj de la ĉina registaro donas subtenon ankaŭ en la politika nivelo por grandigi la uzadon de renovigebla energio.

 

    Gailius Draugelis konsentis, ke Ĉinio petas la Mondan Bankon akceli sud-sudan kunlaboron. Li diris, ke Ĉinio petis, ke la Monda Banko liveru pli da helpoj al Ĉinio por ke ĝi kaj aliaj evoluantaj landoj akcelu scio-interŝanĝojn, kaj tio utiligos la teknikajn interŝanĝojn pri renovigebla energio en la tuta mondo.

 

    Gailius Draugelis emfazis, ke la Monda Banko akumulis spertojn ankaŭ en la kunlaboro kun Ĉinio, kaj ĝi rekomendas la sukcesajn spertojn al aliaj evoluantaj landoj subtenitaj de la Monda Banko. Gailius Draugelis diris, ke la spertoj el Ĉinio estas tre valoraj por aliaj landoj.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio