Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kvalita renkonto pri tradukarto en Malago
2014-10-31

    La esperanta literaturo pli kaj pli altiras la intereson de la gekolegoj en aliaj PEN-centroj: efektive la solaj intensiĝantaj kontaktoj inter niaj kaj aliaj literaturistoj okazas danke al la Esperanta PEN, aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito ekde 1998. Plia etapo en tiu ĉi rilatado estis la konferenco pri tradukarto hodiaŭ okazinta en Malago, koincide kun la oficiala livero de la unua librostoko al la municipa biblioteko de Pedregalejo, najbara al la naturamika Esperanto-Domo.

 

    Josep M. Terricabras, prezidinto de la Lingvorajta kaj Tradukarta PEN-Komitato, ĵus elektita EU-parlamentano (aliĝinta al la Verda grupo), brile enkondukis la tagon per ĝenerala teorio pri tradukarto. Al tio eĥis la analizo de Giorgio Silfer pri la kvar modeloj de literatura traduko en esperanto.

 

    Jean-Frédéric Brun, prezidanto de la Okcitana PEN, skizis la situacion de la traduka ĝenro en kaj el la lingvo d'Oc. Kompare kun la nia, en la okcitana gravas la konstanta konfrontiĝo kun la franca, ambaŭdirekte. En la debato, sen. Silfer rimarkigis la paradokson de la religia influo ĉe la okcitana: kutime, la reformacio enkondukis naciajn tradukojn de la Biblio, kio favoris la disvolviĝon de minoritataj etnolingvoj -- ekzemple la romanĉa fortiĝis danke al la protestantismo, dum la katolika populacio en Grizono, fidela al la imperiestro, germaniĝis; male, la protestantismo en Okcitanio kontribuis al la francigo.

 

    Posttagmeze prelegis gec-anoj Perla Martinelli kaj Bertil Nilsson. D-ino Martinelli pritraktis la tradukon de "Dekamerono", mag. Nilsson tiun de "Aniaro". La konferencon prezidis Marie-France Conde Rey, konsulo de la Esperanta Civito.

 

    Niaj verkistoj estas nun invititaj al respektivaj aranĝoj en Katalunio kaj Okcitanio, por prezenti al katalunistoj kaj okcitanistoj nian originalan literaturon.

 

    Por la realigo de la evento en Malago organize helpis Esperanta Naturamikaro, ankaŭ aliĝinta al la Pakto.

 

(el Esperanta Civito)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio