Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Wang Yi: Pekino estas preta por gastigi APEK
2014-10-31


Florbedo sur la strato Beichen por bonvenigi la kunvenon de APEK

 

    La 29-an de oktobro la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio okazigis la 10-an forumon pri eksteraj aferoj. Ĝin ĉeestis ĉirkaŭ 300 homoj inkluzive de diplomatoj de fremdaj landoj en Ĉinio, reprezentantoj de internaciaj organizoj, tiuj el komerca rondo, ĉinaj kaj fremdlandaj fakuloj kaj erudiciuloj, kaj ĉinaj kaj fremdlandaj raportistoj.

 

    Wang Yi, ĉina ministro pri eksteraj aferoj, malkaŝis, ke dum la Kunveno de Gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro diversaj flankoj atingos pli ol 100 rezultojn kaj plenumos la gravan komunan konon pri procezo de la liberkomerca regiono de Azi-Pacifiko.

 

    Pri la afero de "bato kontraŭ korupteco eksterlande" tre atentata de diversaj landoj Wang Yi malkaŝis, ke dum la ĉi-foja kunveno diversaj flankoj diskutos pri la deklaracio pri "kontraŭkorupteca reto".

 

    En sia prelego sub la titolo "Ĉinio estas preta por APEK en Pekino" Wang diris, ke la Kunveno de Gvidantoj de APEK baldaŭ okazos en Pekino. Por tio estas pretaj Ĉinio kaj Pekino. Ĉinio ĉiam estas lando, kiu tenadas siajn promesojn kaj agadas laŭ ili. Ĉinio tutkore plenumos sian respondecon kaj plenforte realigos la atendon donitan de la mondo. Ĉinio ne nur faros la kunvenon de APEK en Pekino grandioza renkontiĝo fruktoriĉa, harmonia kaj sukcesa, sed ankaŭ havigi al ĝi profundan impreson en la historio de regiona kunlaboro de Azi-Pacifiko kaj en tiu de tutgloba ekonomia disvolvado. Atendu la kunvenon de APEK en Pekino! Deziru al la kunveno sukceson!

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio