Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Junuloj, kiuj beligas homojn forpasintajn
2014-10-30

    Posttagmeze de junio ​​de 2014, en la instituto pri Funebra Edukado sub la Changsha-a Soci-labora Kolegio estis videe prezentita la adiaŭa ceremonio kiel klasika kazo al la studentoj. Tiu ĉi ceremonio estis aranĝita de diplomiĝintoj el la nomata kolegio. Intertempe, neniu parolis, kaj en la tuta klasĉambro regis kvieteco kaj soleneco.

 

    En la Changsha-a Soci-labora Kolegio, starigita en la jaro 1995, funkcias plej frue la profesia instituto pri funebra edukado en Ĉinio. Ĝia instituto pri Funebra Edukado havas kvar ĉefajn fakultatojn, t. e. liturgiaj servoj, antisepsa kosmetikado, funebraj ekipaĵoj, dezajnado kaj administrado de tombejo. La plejparto da tieaj studentoj havas la aĝo de malpli ol 20 jaroj. Tiuj gejunuloj, kiuj elektis la specialan profesion, povos renkonti en la estonteco malfacilojn en la geedzeco, sociado kaj tiel plu, pro influo de tradiciaj konceptoj, sed ili kredas, ke ilia laboro kontribuos al la komunumo.

 

    Kutimiĝi al la profesio paŝon post paŝo

 

    Jia Lin kun la staturo en alteco de 1.9 metroj estas studento en la fakultato de liturgiaj servoj. Rigardinte la japanan filmon Departures (Eliroj), li subite havis la ideon pri okupo en ĉi tiu profesio. Por persvadi siajn gepatrojn kaj akiri ilian subtenon, Jia Lin kolektis multajn informojn el retejoj. Sed ekster lia atento, liaj gepatroj ne kontraŭis tion, informiĝinte pri lia decido. Preskaŭ 100% da diplomiĝintoj el tiu ĉi fakultato havas sian okupon, tio ŝajne ŝanĝis ankaŭ la koncepton de iuj gepatroj. Sed Jia Lin ne atendis, ke la leciono pri anatomio en la unua semestro fariĝis liaj malfacilaj punktoj.

 

    Ĉar la diplomiĝintoj el la instituto pri Funebra Edukado alfrontas diversajn kadavrojn, tiel la lecionoj pri anatomio de la instituto pri Funebra Edukado estas donataj laŭgrade. La studentoj el ĉiuj fakultatoj de la instituto devige sekvas la lecionojn pri anatomio en la unua lernojaro por koni diversajn organojn de la homa korpo; tiuj el la fakultato pri antisepsa kosmetikado ekkontaktis kadavrojn en la dua lernojaro. Unue ili kontaktis kadavrojn de normalaj mortintoj, poste de ne-normalaj mortintoj kaj tiujn de ne-naturaj mortintoj, dum la unuaj kontaktoj kun tiuj de ne-ordinaraj mortintoj, unue kun tiuj de malgravaj traŭmatoj, poste kun tiuj de pli seriozaj kaj fine kun tiuj de kiel seriozaj tiel oni preskaŭ ne povas rekoni. Tiele, oni laŭgrade plifortigas la kapablon de studentoj en eltenado.

 

    Same kiel Jia Lin, multaj studentoj sentas timon al la lecionoj de anatomio. Pro sia ne sufiĉe forta psikologia kvalito, Jia Lin elektis la fakultaton de Funebraj Servoj.

 

    Aktuale Jia Lin jam kutimiĝis al siaj kursoj en la instituto. Li opinias, ke malgraŭ la funebraj ceremoniestroj de la malnovaj generacioj havas riĉajn spertojn, tamen la nuna instruado havas kompleton da mastrumaj proceduroj -- la sinteno dum prezido, la tono kaj konduto intertempe estas postulataj multe pli rigole kaj normige.

 


Studentoj de la fakultato pri liturgiaj servoj dum la leciono

 

    "Homoj estas sentemaj, vian respekton al la mortinto povas senti la familianoj de la lasta." Jia Lin diris ke dum la praktikado, li prezidis la funebran ceremonion por eterne adiaŭi junan knabinon, kiel samaĝulo de la lasta, Jia Lin estis atakita de mil sentoj dum la prezido de la funebra ceremonio. Post tio li ne povis elteni sian emocion kaj refoje salutis per riverenco al la familianoj de la mortinto, sed ekster lia atento, riverencon reciprokis al li familianoj kaj eĉ pliaĝaj parencoj de la mortinto. 

 

    Studentoj el la fakultato pri antisepsa kosmetikado havas la plej bonan psikologian kvaliton

 

    Studentoj el la fakultato pri antisepsa kosmetikado havas la plej bonan psikologian kvaliton. Enirinte en la kolegion, multaj studentoj interesiĝis pri antisepsa kosmetikado, sed kiam ties instruisto elprenis ne-rekoneblajn fotojn por fari ekzamenon al ili, iuj ne povas elteni tion kaj sin turnis al aliaj fakultatoj. Tiuj, kiuj restis en tiu ĉi fakultato, estas sufiĉe aŭdacaj kaj prudentaj.

 


Studentino de la fakultato pri antisepsa kosmetikado dum la leciono

 

    Kvankam sub tiaj striktaj postuloj okazos ankoraŭ multaj neatenditaj aferoj. Foje, studento volis observi kiom longe ŝanĝiĝas kadavro. Dum la observado subite sango fluis el la okuloj kaj la nazotruoj de la kadavro, la studento estis timigite ŝokita, kaj tuj telefonis al instruisto. Je tia evento, la instruisto ĉiam faras en la unua tempo la psikologian konsoladon al la studentoj, por ke tio ne lasu al ili psikologian malhelpon en la faka studado.

 

    Kremaciado estas malfacila por knabino

 

    Li Li, maldika knabino kun longaj haroj kaj en iom nigra haŭto, emas ridi. Ŝi estas dualernojara studento en la fakultato pri funebraj ekipaĵoj, kaj povas trakti plurajn kremaciajn ekipaĵojn.

 

    En la jaro 2012, Li Li akompani amikon al la anticipa varbado de altlernejoj, kaj tie ŝi vidis ke ankaŭ la instituto pri Funebra Edukado tion faras. Leginte la enkondukon, ŝi informiĝis, ke la studentoj de tiu ĉi fakultato povas facile trovi laboron post diplomiĝo. Do, ŝi sin anoncis al la registrado kaj sukcese eniris en la kolegio. Neniu familiano oponis kontraŭ ŝi pro tio kaj nur diris al ŝi simple ke se nur ŝi faris tiun elekton, do, ŝi ne bedaŭros kaj devos bone persisti en la lernado.

 

    Kiam Li Li staĝis en funebraĵejo en la urbo Guiyang. La tieaj kremaciujoj troviĝas en la dua etaĝo. Ĉiufoje oni devas transporti per la lifto kadavron supren al la dua etaĝo. Preni lifton sole kune kun kadavro ja estas malfacila afero por knabino.

 

    Finfine ili estos serioze traktataj en estonteco

 

    Studentoj de la instituto pri Funebra Edukado nepre staĝas en funebraĵejo aŭ entrepreno pri funebraj aferoj. Kaj post diplomiĝo el la instituto, ili plejparte restas tie kie ili staĝis. Kaj iliaj salajroj estas ĝenerale pli multaj ol tiuj de aliaj diplomiĝintoj el ordinaraj universitatoj.

 

    Sed multaj salajroj ne povas ŝanĝi antaŭjuĝojn de ordinaraj homoj por tiuj kiuj okupiĝas pri funebra laboro. Studentino de la fakultato pri dezajnado de tombejo diris, ke iun fojon iu maljunulo demandis al ŝi, en kiu fakultato ŝi studas, ŝi respondis "en la instituto pri funebra edukado". La maljunulo ege surpriziĝis je ŝia respondo, kaj demandis: "Kial en tiu ĉi fakultato, kaj kiel knabino, kiel vi edziniĝos estonte?"

 

    Zhang Baicheng diplomiĝis el la funebra fako de la Changsha-a Socilabora Kolegio en junio de 2013 kaj laboris kiel funebra kosmetikisto en hospitalo de Pekino dum unu jaro. Li agnoskis ke la psikologia premo estas tre peza dum sociado. Li diris ke laborantoj en la funebra industrio plejparte geedziĝas kun kolegoj, kiuj laboras en la sama kampo.

 

    Instruisto de Zhang Baicheng diris, ke je la situacio de varbo de studentoj kaj tiu de laborigo de diplomiĝintoj, oni rimarkis ke la socio pli kaj pli aprobos la funebran industrion, kaj ankaŭ la lasta sin disvolvos al normigo. Finfine, ili estos serioze traktataj en estonteco.

 

Redaktoroj: Zhuang Shuang kaj Wang Lihua

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio