Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Eksplodis usona raketo
2014-10-30


La raketo en eksplodo

 

    Je la 18-a horo kaj 22 minutoj de la 28-a de oktobro laŭ la loka tempo en orienta Usono (je la 6-a horo kaj 22 minutoj de la 29-a laŭ pekina tempo) la transporta raketo Antares farita de la Orbita Scienca Korporacio de Usono eksplodis 6 sekundojn post ekflugo.

 

   Laŭ rilata raporto, la raketo estis uzita por pafi al la internacia spaca stacio aerŝipon Cigno, kiu portas 2.2 mil kilogramojn da materialoj inkluzive de vestoj kaj ekipaĵoj.

 

    La akcidento ne kaŭzis morton al homoj. La Nacia Aernaŭtika kaj Spaca Administracio de Usono diris, ke laŭ enketo kaj analizo, malfunkciiĝo de la raketa motoro eble estas la kialo de la akcidento.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio