Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Miljara ginko "arbariĝis" en Ĉinio
2014-10-27


La miljara ginko

 

    Ĉe la enirejo de la vilaĝo Yanjiaba en la urbo Longnan de la provinco Gansu en okcidenta Ĉinio troviĝas okulfrapa granda ginko. Ĝi kun la aĝo je pli ol 2 800 jaroj altas je 38 metroj kaj havas averaĝan perimetron de la trunko je preskaŭ 7 metroj. Multaj malgrandaj radikoj etendiĝas el la ĉefa radiko, kaj 11 branĉaj trunkoj kreskis ĉirkaŭ la arbego, tio ŝajnas ke la miljara arbo fariĝas arbaro.

 

    La vilaĝo situas sur la vojo de la "centkilometra linio por ekologia turismado" projektita de ĝia supera gubernio, en la pasinta jaro ĝi estis titolita kiel la "Belkonstruita vilaĝo". Sume 47 antikvaj arboj kreskas en la vilaĝo.

 

    La grandaj arboj signifas, ke la vilaĝo posedas bonan medion kaj taŭge protektas la naturon. La vilaĝanoj konstruis placojn nomitajn laŭ la antikvaj arboj kaj atente gardas la arbojn, la homa vivo kaj la naturo ekzistas en bona harmonio.

 

    Li Jiangtao, loka respondeculo, diris: "Por konstrui belan vilaĝon, la bela kaj taŭga medio estas plej grava. Estonte, samtempe kun la vilaĝa disvolviĝo, ni gardos la antikvajn arbegojn, kaj aktive realigos la harmonian kunekziston inter la homoj kaj la naturo."

 

Redaktoro : Xie Ruifeng

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio