Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Mark Zuckerberg parolis ĉine en la Universitato Qinghua
2014-10-24


Zuckerberg dum la kunveno

 

    La 22-an de oktobro Mark Zuckerberg, kunfondinto kaj la prezidanto de la kompanio Fejsbuko, vizitis la Universitaton Qinghua en Pekino kaj surprizis la publikon parolante en la ĉina lingvo.

 

    La vizito de Zuckerberg okazis pro tio, ke li lastatempe fariĝis membro de la konsilantaro de la Fakultato pri Ekonomio kaj Administrado de tiu ĉi universitato.

 

    En la universitato la ĉef-fejsbukano ĉeestis en kunveno por dialogoj kun studentoj, kaj diskutis kiel interkonekti la mondon, pri Internet.org (partnera organizaĵo inter Fejsbuko kaj kompanioj, kiuj produktas poŝtelefonojn), pri ennovigoj kaj pri la fruaj jaroj de la soci-reta servo Fejsbuko, kiu fondiĝis antaŭ dek jaroj. Dum la tuta daŭro de la kunveno li parolis ĉine.

 

    Demandite pri la kialoj por lerni la ĉinan, Zuckerberg respondis i.a. ke li sentis neceson pri tio ĉar lia edzino, kun kiu li edziĝis en 2012, estas ĉindevena. Li ankaŭ konfesis ke la lingvo estas malfacila, sed aldonis ke li ŝatas defiojn.

 

    Zuckerberg mem afiŝis en sia fejsbuka konto, ke Qinghua estas "mirinda centro de studado kaj esploroj, kaj estas granda inspiro esti kun tiom multe da talentaj homoj, kiuj fariĝos estontaj gvidantoj de Ĉinio".

 

Redaktoro: USUI Hiroyuki

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio