Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Vojaĝo al la monto Mianshan
2014-10-24

Teksto kaj fotoj de ZHAO XI

 


Rigardi la monton Mianshan de sur la monto Longjiling




 

    La monto Mianshan je la altitudo de 2 566,6 metroj sterniĝas 50 kolometrojn en la centra-suda parto de la provinco Shanxi en norda Ĉinio. La taga averaĝa temperaturo de julio ĝis septembro estas 23°C, en la monto multe diferencas la temperaturo, abundas pluvado, oftas nubo kaj nebulo kaj la kvanto de arbaroj superas 95%; ĉi tie la medio estas kvieta kaj la aero -- freŝa. Resume dirite, en la vojaĝo oni manĝas ĉe val-rando, loĝas sur krutaĵo kaj iras en nubo kaj nebulo.

 

    Danĝereco

 


Vidindaĵo de la montpinto Duxiu sur la rando de krutaĵo de la monto Mianshan




 

    La aŭto veturas supren laŭ la zigzaga vojeto ĝis la monttalio. Tiam oni rigardas eksteren tra la fenestro kaj ege surpriziĝas vidinte la klifon altan je pli ol mil metroj. La veturanta aŭto kvazaŭ falus de sur la klifo en ia ajn momento, dum la bariloj ĉe la vojrando ja estas neglekteblaj. 

 

    Fakte, onin atendas pli danĝeraj aspektoj, kiaj ponteto trans profunda montvalo, antikvaj ŝtuparoj, la montpinto Tiesuo (Eskaladila Kablo) kaj la klifo Sheshen (Oferiga Klifo).

 


Ponteto trans profunda montvalo




 

    La ponteto en Mianshan longas je pli ol 300 metroj kaj larĝas je malpli ol unu metro, distancas al la montpinto je pli ol 200 metroj kaj al la fundo de la valo je pli ol 300 metroj. Se oni ascendas la ponteton, do super la kapo altas ĉieloskrapanta klifo, kaj sub la piedoj profundegas valo. Ĉirkaŭe estas neniaj verdaĵoj, kaj plie, tondras la torento en kluso. Ĉio ĉi estas ja animskua. Sur tia ponteto oni faras ĉiun paŝon en tremo pro timo, ke oni falos en la profundegan valon pro eta preteratento. Mi vidis, ke iuj turistoj ne kuraĝas proksimiĝi al la rando, ĵetinte nur rigardon malsupren. Neimageblas, kiel la konstruintoj konstruis tiun ĉi miraklan kaj senkomparan ponteton. Admirindas iliaj braveco kaj inteligenco! 

 

    Krom tiu ĉi ponteto ankoraŭ troviĝas alia vojo nomata Klifo Shenshen (Oferiga Klifo). Ĝi kvankam longas nur je pli ol 100 metroj, tamen estas eksterordinare danĝera. Paŝante sur ĝi oni pretervole detenas sian spiron kaj la nervaro estas strikte streĉata. Kaj alia vojo nomiĝas Montpinto Tiesuo (Eskaladila Kablo), des pli danĝera kaj irita ol la ponteto kaj la klifo Sheshen (Oferiga Klifo).

 

    Kvieteco

 

    Post irado de rokeca vojo longa je dekoj da kilometroj, oni eksteratendite sin trovas en kvieteco -- ĉirkaŭe aromas floroj prosperaj, kaj ĉe la oreloj agrablas kantoj de birdoj.

 


Akvofaloj ĉe la valo Torento en la monto Mianshan




 

    Apud la natura pejzaĝo la valo de Torento vidiĝas verdaj montoj kaj bela akvo, murmuras rojoj, sin montras groteskaj arboj, rokaĵoj, akvofaloj kiel falantaj perloj; en la Saniga Ĝardeno, arboj ombras, herboj tapiŝiĝas, cikadoj ĉirpas kaj birdoj kantas; oni kvazaŭ vivas en vilaĝo plena de ĉarmo. La vojoj estas pavimitaj per naturaj rokoj verdfreŝaj kiel jadaĵoj; ambaŭflanke de la vojoj densas arboj, kiuj ŝirmas kiel verda ekrano kontraŭ la arda suno. Oni serene iras foje trans ligna ponteto, foje trans lirla rojo pere de ŝtonetoj, foje aprecas la verdajn montojn, foje aŭskultas lirladon de fontakvo, la koro pleniĝas de poezieco. Promenante inter la montoj, riveroj kaj arbaroj, oni enspiras la freŝan aeron, aŭskultas la kantadon de birdoj, kaj tiel sin evitas de bruaĉoj en urboj; kaj nur tiam oni povas senti la lokon vere kvieteca. 

 


Vazoj de originala miliovino konservataj en kaverno




 

    Irante kontraŭ la fluo el la valo de Torento vi povas vidi dekojn da akvofaloj larĝaj, mallarĝaj kaj diversformaj. La akvofalo Wulong altas je pli ol 80 metroj kaj larĝas je 10 metroj, la akvo falas en la lageton Wulong, kaj la turistoj povas trairi sub la akvofalo. 

 

    La valo de Torento estas zigzaga rojo kun la longeco je 5 kilometroj kaj fluas en la kanjonon Mianshan. Ĝi estas kaj bela kiel sudĉinia delikata akvo kaj impona kiel norĉiniaj montoj kaj riveroj.

 

    Mirindeco -- sovaĝaj jujuboj

 


Zigzaga ponteto kaj la templo Zhengguo super la ponteto




 

    Pro la distingiĝa geografia kaj natura medio, tie la flaŭro estas densa kaj kreskas multe da manĝeblaj fruktoj. 

 

    Inter la dekoj da specoj da sovaĝaj fruktoj, kiaj piro, abrikoto, jujubo, kratago, vinbero kaj aktinidio, la produktado de trinkaĵo el sovaĝaj jujuboj estas la plej sukcesa.

 

    Kiam ni vespermanĝis, ni mendis aparte la trinkaĵon el sovaĝaj jujuboj produktitan en Mianshan. La trinkaĵo estas acid-dolĉa kaj ege refreŝiga. Se vi havus nebonan digestadon, do trinku tian trinkaĵon, kaj vi certe havos bonan apetiton.

 

    Sovaĝa jujubarbo estas deciodua arbedo, sekec- kaj vento-sabl-rezista, povas kreski sur alkara tero, kaj estas utiligata por terkonservado. Kaj ĝiaj fruktoj estas kaj manĝeblaj kaj utiligeblaj por kuracado. La radiko, tigo, folio kaj frukto estas manĝeblaj. Precipe la frukto entenas en si abundan geologian aktivan materion. Sovaĝaj jujuboj efikas por kontraŭtuso, sanigi stomakon, fortigi digestadon, vigligi sang-cirkuladon, solvi stagnadon kaj ktp.

 

    Se vi alvenos al la monto Mianshan en la provinco Shanxi, ne forgesu trinki tiel bonan sukon el la sovaĝaj jujuboj.

 

    Semo de ruĝa pino en la monto Mianshan

 

    En la monto Mianshan kreskas ruĝa pino, kiu famas pro siaj malgrandaj kaj plenaj semoj.

 

    Laŭ legendo en la regperiodo de imperiestro Qianlong (1736 -- 1796) en Mianshan estis fama ekonomikisto kaj edukisto Liang Xiyu. Foje li, reveninte al la hejmo, konversaciis kun abato de la templo Daluo, li diris, ke li estis turmentata de sendormeco, kaj la abato donacis al li pinsemojn. Li prenis la semojn en duondubo; tamen post monato li ne plu suferis de sendormeco. Kaj pro tio la pinsemo de Mianshan ege famiĝis.

 

    Kun evoluado de la historio, la malgrandaj kaj plenaj mianshan-aj pinsemoj jam estas adaptaĵo ofte uzata por lokaj pladoj.

 

    Matura miliovino konservata en kaverno

 


Ombroj, pendaj pontetoj kaj torento de la valo de Torento en la monto Mianshan




 

    En la monto Mianshan produktiĝas loka miliovino, milda kaj etdolĉa.

 

    En la monto Mianshan troviĝas multaj kavernoj, kaj de la antikveco tie estas moro konservi miliovinon en kaverno, en kiu la temperaturo estas 15°C -- 18°C kaj abundas en la aero utilaj mikrobakterioj, tio liveras malofte troveblajn favorajn kondiĉojn por la kvalito de la konservata miliovino. La vino estas konservata en eta ceramika urno, kiu utilas al mempuriĝo de la vino, elimino de malfreŝaĵo kaj enpreno de freŝaĵo, kaj finfine, pli multe aktivas la mikroelementoj kaj la vino sublimiĝas. Por garantii la kvaliton de la konservata vino, vinfaristoj eliminas en somero tiujn urnojn, el kiuj likiĝas la vino. Por ĉiu urno da miliovino la vinfaristoj oferas sian energion, kio enkorpigas la altvaloron de la vino.

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio