Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Inaŭguriĝis en Pekino kunveno de financaj ministroj de APEK
2014-10-24


Sukcese fermiĝas la 21-a kunveno de financaj ministroj de APEK

 

    La 22-an de oktobro en Pekino sukcese fermiĝis la 21-a kunveno de financaj ministroj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK). La kunveno estis alte atentita pro ĝia graveco kiel preparo de la venonta Neoficiala Konferenco de Gvidantoj de APEK, kiam ili diskutos pri financaj temoj. Pri 4 temoj inkluzive de la azi-pacifika makroekonomia situacio, publikis en la kunveno Komuna Deklaro de Financaj Ministroj de APEK 2014, en kiu ĉiu flanko promesis fari rimedojn por solvi problemojn kaj malavantaĝojn en ekonomia disvolviĝo kaj fortigi la potencialon de ekonomia kresko. Ĉeestis la kunvenon financaj ministroj de 21 ekonomioj, estroj de internaciaj organizoj kaj altnivelaj reprezentantoj de komerco kaj industrio.

 

    Tio estas la duafoja kunveno de financaj ministroj okazinta en Ĉinio de post kiam okazis la unua en la jaro 2001 en la urbo Suzhou en sudorienta parto de Ĉinio.

 

    Ĉina vicĉefministro Zhang Gaoli faris paroladon en la inaŭgura ceremonio, ke la azi-pacifika regiono estas la ĉefa potenco de kresko de la monda ekonomio kaj devas antaŭenpuŝi la regionan disvolviĝon kaj ankaŭ la tutmondan por formi malferman situacion kun kunordigaj policoj, komuna kesko kaj profito. Li esprimis, ke Ĉinio efektivigos pli aktivan malferman strategion kaj daŭre plibonigos la komercan medion por altiri alilandajn kompaniojn investi en Ĉinio.

 

    En la kunveno pasis ankaŭ la Efektiviga Vojmapo por Disvolvi Sukcesan Infrastrukturon de Publika-Privata Partnereca Projekto en la regiono de APEK. Tio signifas, ke ekprogresas investo en infrastrukturo kaj interkontakto en la azi-pacifika regiono.

 

Redaktoro : Zhang Xiaotong

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio