Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La Centra Oficejo invitas al la 41a Malferma Tago
2014-10-24

 

    La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas jam por la 41a fojo al la Malferma Tago, ĉi-foje sabaton, la 29an de novembro. Unuafoje la Malferma Tago okazis 20 jarojn pli frue, en novembro 1994, kaj estis tiel ŝatata de vizitantoj, ke ĝi fariĝis komenco de regula aranĝo, okazanta dufoje ĉiujare.

 

    En la 41a Malferma Tago oni aŭdos tri prelegantojn. La fama movada ĵurnalisto, organizanto kaj entreprenisto László Szilvási traktos du temojn. Sub la titolo Ĉu asocioj bezonas membrojn? li parolos pri la nuna stato kaj perspektivoj de neprofitcelaj kaj neregistaraj organizaĵoj en la interreta epoko. En sia dua prelego li analizos spertojn kaj problemojn de la amasa instruado de Esperanto en Hungario. Estrarano de UEA Barbara Pietrzak prezentos la kampanjon Montevideo 60, al kiu UEA invitas la esperantistojn por marki per multflanka agado la 60-an datrevenon de la Esperanto-rezolucio akceptita de Unesko en 1954. Inĝeniero Toon Witkam, kiu siatempe iniciatis la pioniran projekton Distribuita Lingvo-Tradukado (DLT) de la nederlanda firmao BSO, prelegos pri la historio kaj disvolviĝo de aŭtomata tradukado.

 

    Kiel kutime, en la programo estos ankaŭ prezentado de libroservaj novaĵoj kaj de filmoj. Aldone al specialaj ofertoj la vizitantoj povos profiti de ĝenerala sesona rabato en la libroservo, butikumi en la bazaro de esperantaĵoj kaj gajni premiojn en senpaga loterio. Kafo kaj teo, ankaŭ senpagaj, estos varmaj la tutan tagon. La programo daŭros de la 10a ĝis la 17a horo.

 

(el La Balta Ondo)

Redaktoro: Xie Ruifeng

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio