204 personojn allogis la 30-a ARKONES | |||||||||
2014-10-23 | |||||||||
La 30-a ARKONES, Artaj Konfrontoj en Esperanto, okazis ĉi-jare de la 26-a ĝis la 28-a de septembro, kiel kutime, en Poznań, Pollando. Partoprenis 204 personoj el 24 landoj.
Oni havis riĉan artan programon, sed okazis ankaŭ bunta aro da prelegoj kaj paneldiskuto pri seksismo en Esperantio. Ĉi-kune ni prezentas kelkajn fotojn de artaj prezentaĵoj, kiujn la partoprenantoj povis ĝui.
La venontjara ARKONES okazos de la 25-a ĝis la 27-a de septembro 2015.
Redaktoro: USUI Hiroyuki
|