Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Gigantaj retvendejoj pretaj por Gefraŭla Tago
2014-10-23


Laborantoj de la ŝanhaja ekspresa kompanio STO laboras sur distribu-linio en Wuhan de Hubei-provinco, centra Ĉinio la 26an de novembro 2013.

 

    La 20an de oktobro la staplo de JD.com en Ŝanhajo ekfunkciis. Per tio JD.com, giganto de elektronika komerco en Ĉinio, komencis preparadon por kontentigi la proksimiĝantan kreskantan postulon de la plej granda retvendo en la 11-a de novembro, Gefraŭla Tago.

 

    La kompanio diris en sia retejo, ke la unua fazo de la staplo kovras aeron de 100 000 kvadrataj metroj, tio helpos al la kompanio altigon de la loĝistika efikeco, precipe dum la pint-periodoj de la Gefraŭla Tago, kiu daŭras de la 1-a ĝis la 12-a de novembro. Post ekfuncio de la dua fazo de la stapalo ĝia areo atingos 200 000 kvadratajn metrojn.

 

    La Gefraŭla Tago okazas en la 11-a de novembro, tamen enretaj detalistoj jam lanĉis diversajn rimedojn por altiri klientojn ekde la komenco de oktobro.

 

    Ekde la 15a de oktobro Tmall.com, retvendejo de la Grupo Alibaba, lanĉis pre-vendan rabaton pri hejmaj aparatoj, kaj pli ol 60 000 televidiloj, lavmaŝinoj, fridujoj, klimatiziloj kaj akvovarmigiloj estis rezervitaj ĝis la 19a de oktobro.

 

    Wang Yulei, prezidanto de Tmall.com diris, ke kiel parto de la internacia strategio de Alibaba, post ĝia unuafoja borstabligo de akcio en Nov-jorko en la 19-a de septembro, Tmall.com ankaŭ altiris pli ol 200 eksterlandajn detalistojn por partopreni en ĉi-jara vendado.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio