Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio fariĝos modelo de la fuela revolucio
2014-10-23

    La germana semajngazeto Der Spiegel publikigis raporton en la 11-a de septembro, ke kvankam delonge Germanio estas rigardata kiel la mond-skala modelo en la kampo de ekologia fuelo, tamen Ĉinio transprenos tiun honoron en la kuranta jaro.

 


Vento-pova elektrejo konstruita en Xinjiang en nordokcidenta parto de Ĉinio

 


Fotovolta elektrogenera programo en la urbo Shenzhen en suda parto de Ĉinio

 


Akvoforta elektrejo en la provinco Hunan en la centra Ĉinio  

 

    Nun Ĉinio prospere disvolviĝas en la kampo de ventopova, fotovoltaa kaj akvoforta elektrogeneradoj, kaj neniu alia lando povas konkuri kun ĝi. Germanio, nun gvidanto en la kampo de mediprotektado sen ajna dubo, perdos ĝian ĉampionecon post nelonga tempo. En la unua duonjaro de 2014 la ekologia elektrogenerado de Germanio jam okupis 31% de la totala kvanto de elektrogenerado, altiĝante je 6% kompare kun tiu en la sama tempo de la pasinta jaro. Sed dum tiu periodo la sama proporcio de Ĉinio altiĝis je 30% kompare kun la pasinta jaro. Jam komenciĝis la konkurenco de ekologia elektrogenerado inter la du landoj.

 

    Nun, du aŭstraliaj fakuloj el la universitatoj Macquarie kaj Newcastle, publikigis sian analizon pri la ĉi-supre menciita tendenco en la gazeto Nature: Ĉinio anstataŭos Germanion kiel modelo de la revolucio pri fueloj por la tuta mondo. Ili diris, ke aliaj landoj devas lerni de Ĉinio, vastigi la elektrogeneran merkaton de akvo-forto, vento-povo kaj sun-energio por malaltigi la koston de reprodukteblaj fueloj.

 

    Senduba fakto subtenas tiun opinion. Pasintjare, la instala kapacito de la novaj elektrejoj kiuj uzas reprodukteblan fuelon unuafoje superis tiun de la elektrejoj uzantaj petrolon kaj karbon kiel fuelon. Sole la elektrogenera kvanto de vento-povaj elektrejoj de Ĉinio kvinoble pligrandiĝis depost la jaro 2009. Kaj tiu de fotovoltaaj centraloj same salte altiĝis.

 

    Iu specialisto de la germana partio Alianco '90/ La Verduloj pri fuela politiko diris: "Ĉinio jam rimarkis la mediajn problemoj post la rapida disvolviĝo de ĝia ekonomio, kaj nun la lando impetege okazigas fuelan revolucion."

 

    Laŭ iuj absolutaj datumoj, antaŭlonge Ĉinio jam superis Germanion. Nun en Ĉinio loĝas 1 350 milionoj da homoj, dum Germanio nur 82 milionoj. En sia transformiĝo en la fuela kampo, Ĉinio rekte konstruas novtipajn elektrejojn, sed Germanio faras la samon ĉefe en la formo de rearanĝa programo pro sia leĝa limigo -- ĝi anstataŭas la nuklean kaj la karban elektrogeneradojn per la vento-pova kaj la sun-energia. En Ĉinio la disvolviĝo de reprodukteblaj fueloj estas multe pli rapida kaj facila ol en eŭropaj landoj.

 

    Kvankam sub la rapide kreskanta bezono de elektro Ĉinio kreis novan rekordon pri malpureco -- uzado de karbo kaj ellaso de karbondioksido. Tamen la specialisto kiu venis el la universitato Macquarie ankoraŭ opinias, ke Ĉinio jam certigis la pravecon de sia "fuela vojo". Dank' al la revolucio de novaj fueloj okazanta en Ĉinio, malaltiĝis la elektrogenera kosto de vento-povo kaj sun-energio en la mondo, kaj tio antaŭenpuŝos la evoluon de reprodukteblaj fueloj en futuro. Ĉinio ĉerpas lecionojn el la germana modelo, kaj ĝia industriforma produkto de fueloj malaltigas la koston. La ekologi-fuela tajdo de tiu ĉi lando ankoraŭ daŭros .

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio