Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xie Zhenhua: Ĉinio aktive prenas rimedojn kontraŭ la klimata ŝanĝiĝo
2014-10-23


Xie Zhenhua en parolado

 

    De la 10-a ĝis la 12-a de septembro daŭris la Somera Davos-Forumo en la urbo Tianjin, marborda municipo de orienta Ĉinio. Xie Zhenhua, vicdirektoro de la ĉina Ŝtata Komisiono pri Disvolviĝo kaj Reformado kaj ĉefo de la ĉina delegacio al la Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) pri la Klimata Ŝanĝiĝo, faris paroladon en la subforumo okazinta en la 11-a de septembro kun la temo "Klimata ŝanĝiĝo: nova medio de klimata politiko". Li diris, ke la ĉina registaro rigardas la pritrakton de la klimata ŝanĝiĝo kaj la konstruon de ekologia civilizacio kiel imanentan postulon de daŭrigebla evoluo, kaj ke Ĉinio jam enlistigis la starigon de la koncerna leĝo en sian laboron.

 

    Xie Zhenhua diris, ke Ĉinio aktive agis, kiel aliaj landoj: ĝi ĉefe altigas energian efikon per ŝparado, disvolvigas reutiligeblajn fuelojn, regas ellasadon per ekologia konstruado kaj aliaj rimedoj, kaj tiel provas aktive regi la klimatan ŝanĝiĝon. Ĉinio ĉiam sincere plenumas siajn promesojn, kaj ĝi jam finis unu rilatan projekton kontraŭ la ŝanĝiĝo antaŭ la jaro 2020.

 

    Li montris ankaŭ, ke laŭ la takso farita de la Monda Banko, Ĉinio totale ŝparis fuelojn kiuj okupas la proporcion de la tuta mondo je 58% inter la jaroj de 1990 ĝis 2010. Ĉinio aktive disvolvigas reuzeblajn fuelojn, kaj ties instalita kapacito okupas 24% de la tuta mondo. En la jaro 2013 la instalita kapacito por tiaj resursoj okupis 37% de la tuta mondo; la instalaĵoj por akvoforta elektrogenerado duoble multiĝis de la jaroj 2005 ĝis 2013, tiuj por ventoforta 60-oble kaj tiuj por fotovoltaa 280-oble grandiĝis. Ni devas diri, ke Ĉinio ne nur ludas aktivan rolon en la traktado de la klimata ŝanĝiĝo, sed ankaŭ prenas diversajn rimedojn kaj akiras sukcesojn.

 

    La statistiko montras, ke en la skalo de la tuta terglobo, inter tiuj landoj kiuj promesis fari ion kontraŭ la klimata ŝanĝiĝo, 65% estas la evoluantaj landoj, dum la evoluintaj nur 35%. Xie Zhenhua diris, ke la evoluintaj landoj devas streĉi sian forton por fari konkretajn paŝojn, kaj krome tiaj landoj laŭ siaj eblecoj liveru necesan teknikon kaj monhelpon al la evoluantaj landoj.

 

    Li diris, ke la tasko antaŭ niaj okuloj estas la okazigo de la klimata konferenco en la jaro 2015 en Parizo; ĝi estis kunvokita de la membro-ŝtatoj de UN, kaj celas atingi la interkonsentojn en la jaro 2015 por solvi la problemojn de la klimata ŝanĝiĝo. "Ĝis nun, ni ankoraŭ ne aŭdis ke iu lando esprimis sian nevolon partopreni en tiu traktado. Mi opinias, ke la konferenco fariĝos esperdona, kaj ni devas havi fidon pri ĝi."

 

    Xie Zhenhua diris, ke al la projektoj por la jaro 2020 promesitaj de la landoj mankas ankoraŭ grava parto: tio estas la promeso de la evoluintaj landoj por plenumi la planon por la dua promesperiodo (de la jaroj 2012 ĝis 2020) difinita de la Protokolo de Kioto. La pariza kunveno en la venonta jaro certigos la celon de malmultigo de ellaso ĝis la jaro 2030, kaj ĉiuj landoj devas fari preparadon, laŭ siaj respektivaj situacio kaj povo montri sian celon por malmultigo kun evidenta pruvo, kaj almeti sian klopodon por la formigo kaj disvolvo de la tutmonda merkato pri karbondioksida emisiado.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio