Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Vizito al la Zaozhuang-a Esperanto-Muzeo
2014-10-22

de HOU ZHIPING*

 

    Meze de majo de la kuranta jaro, mi kaj aliaj maljunaj esperantistoj el la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL), tiuj el la redakcio de El Popola Ĉinio kaj aliaj unioj en Pekino vizitis la Zaozhuang-an Esperanto-Muzeon en la provinco Shandong en orienta parto de la lando laŭ la invito de ĝiaj respondeculoj.

 


Cao Shengqiang (meze), estro de la Zaozhuang-a Universitato, akompanas min (la unua de dekstre) kaj s-ino Zhao Jun (la unua de maldekstre), vicĉefredaktoro de El Popola Ĉinio

 


Statuo de nia Majstro L. L. Zamenhof en la muzeo

 

    La muzeo estas kune fondita de ĈEL kaj la Zaozhuang-a Universitato. Paŝante en la granda pordo de la muzeo, oni povas vidi vastan kaj brilan halon kiu prezentas la solenecon de la muzeo. Cao Shengqiang, estro de la menciita universitato, akompanis nin dum nia vizito. La muzeo havas enkondukan salonon (kiu montras la procedon kiel stariĝis la muzeo), salonon de Zamenhof, salonon de la internacia E-movado, salonon de la ĉina E-movado, konferencejon, memor-salonon por Laŭlum (Li Shijun), eksponejon de la konservaĵoj de Hou Zhiping, mikskomunikilan areon por sperti interagojn por "aŭskulti kaj babili Esperanton" kaj specialan konservejon. Ĝia totala tereno kovras 680 kvadratajn metrojn, kiel la sola aparta muzeo de Esperanto en Ĉinio. 

 


En la halo pri E-movado en diversaj lokoj de Ĉinio

 


Esperantaj libroj kaj manuskriptoj konservataj de la muzeo

 

    En la muzeo estas multaj raraj konservaĵoj donacitaj de en- kaj eksterlandaj esperantistoj, kiuj vivece montras la disvolvan historion de nia lingvo Esperanto post ĝia naskiĝo, precipe tiun de ĝia disvastiĝo en Ĉinio. Ni tre interesiĝis pri interagaj spertoj mikskomunikilaj, la aparatoj igas homojn aŭdi la prononcojn, babiladojn kaj kantojn de nia lingvo, kaj oni povas senti ke Esperanto vere estas bela lingvo. La speciala konservejo kaj la tuta muzeo restas en konstantaj temperaturo kaj humideco, por ke la konservaĵoj restu en bona stato. La muzeo planas ekfunkciigi arkivon de E-gazetoj kaj libroj en elektronika formo, por ke la tutmonda esperantistaro povu legi ilin interrete. 

 


Wang Meng (meze) dum la trarigardado de la muzeo

 


Yu Muming (la unua de dekstre en la antaŭa vico) en la muzeo

 

    De post la prova malfermo de la muzeo en majo de la pasinta jaro, ĝi jam akceptis 10 milojn da homfojoj de la vizitantoj el diversaj rondoj. La vizitintoj inkludas fakulojn, lernantojn kaj studentojn kaj estrojn de organizoj kaj entreprenoj, ekzemple Wang Meng, eksa ministro de la Ministerio de Kulturo de Ĉinio kaj fama verkisto,Yu Muming, la prezidanto de la Nova Partio en la provinco Taiwan de Ĉinio, kaj Chen Haosu, prezidanto de la Ĉina Esperanto-ligo, kaj ankaŭ esperantistoj el Francio, Islando, Japanio, Nepalo, la Korea Respubliko, Svislando kaj tiuj el diversaj aliaj lokoj de Ĉinio. 

 


Japana esperantisto s-ro Fukumoto Hirotsugu (maldekstre) faras donacon al la muzeo.

 


Sinjoro Dieter Rooke, sekretario de la Internacia Komunista Esperantista Kolektivo donacas librojn al la muzeo.

 

    En la periodo de la stariĝo de la muzeo, Esperantaj organizoj kaj personoj de Ĉinio donacis al ĝi ĉirkaŭ dek milojn da konservaĵoj. Nur en la 10-a Ĉina Kongreso de Esperanto la muzeo ricevis pli ol 500 konservaĵojn. Ankaŭ eksterlandaj esperantistoj aktive faras la donacon: la Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj en Japanio donacis amason da konservaĵoj, kaj iu norvega esperantisto unufoje donis 800 E-gazetojn inkluzive de raraj ekzemplerojn. 

 


Vizitantoj de la 5-a Internacia Festivalo de Esperanto dum la trarigardado de la muzeo

 

    Hu Xiaolin, vicprezidanto de ĈEL kaj estrarano de la Zaozhuang-a Universitato, kaj Cao Shengqiang, direktoro de la Zaozhuang-a Universitato, diris al ni, ke nun la Ŝtata Buroo pri Administracio de Kultura Heredaĵo okazigas en la tuta lando unuafojan registradon de tiuj konservaĵoj por ke ili enlistiĝu en la movebla datumbanko, la universitato plenforte laboras por ensistimigi la konservaĵojn de la muzeo en la ŝtatan diĝitalan administracion. Cetere, en la ĉi-foja registrado, la administracio faros taksadon kaj klasifikadon de la E-konservaĵoj, kaj eble oni havus ŝancon peti asignon por protekti kaj gardi la konservaĵojn. 

 

    Lastatempe venis la informo ke la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj projektas subteni Esperantan bibliotekon en ĉiuj kontinentoj, kaj la muzeo havas la eblecon esti subtenita kiel unu el tiuj bibliotekoj. Krome, kelkaj alilandaj E-organizoj planas fari internacian unuecan liston de Esperantaj libroj elektronikaj, kaj la muzeo enlistigos siajn konservatajn librojn.

 

    Nun la E-biblioteko kiel integra parto de la muzeo estas ankoraŭ en sia prepara periodo. Oni baldaŭ trovos ĝian lokon kaj aĉetos librojn. Kaj, por sufiĉe utiligi la historiajn materialojn kaj konservaĵojn de la muzeo, la universitato planas establi edukan centron de la internacia lingvo kaj fari kulturadon al profesiaj esperantistoj. La universitato planas ankaŭ starigi societon de amikoj de la muzeo kaj krei retejon de la E-muzeo kun la celo multigi interŝanĝojn kun la E-muzeoj kaj esperantistoj de la tuta mondo.

 

Redaktoro : Xie Ruifeng

 

     - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - -

    * Hou Zhiping,

    veterana historiisto de la E-movado en Ĉinio

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio