Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La unua "ĝardena" fabriko de reproduktita akvo en Pekino
2014-10-21

de YU LINTAO

 


La bonorda kaj bela fabriko de reproduktita akvo

 

    La 10-an de septembro post provfunkciado oficiale ekfunkciis la fabriko de reproduktita akvo en la Urbo de Estontaj Scienco kaj Teknologio de Pekino. Ĝi estas la unua "ĝardena" fabriko de reproduktita akvo en Pekino.

 

    La Urbo de Estontaj Scienco kaj Teknologio, kiu sidas en la distrikto Changping en antaŭurbo de Pekino, estas scienc-teknologia zono nove konstruita por enkonduki eminentajn talentulojn kaj allogi entreprenojn kun novaj teknologioj. La fabriko estas kiel grava projekto de Pekino.

 

    Laŭ konigo, la basenoj de la fabriko por trakti eluzitan akvon estis konstruitaj sub la tero por ne ellasi al la atmosfero poluan aŭ malbonodoran gason dum traktado de eluzita akvo. Post purigo de dek kelkaj procezoj la eluzita akvo povos atingi la normon de la kvara-kategoria surfac-akvo sama kun riverakvo. La fabriko utiligis la teknologion kun funkcio de forigo de nitrogeno kaj fosforo avangardan en Ĉinio kaj purigajn teknologiojn de biologia filtrilo, filtro-tuka filtrilo kaj ultrafiltra membrano. Ĝi unuafoje utiligis la teknologion de profunda traktado per varma kaverna fibra ultrafiltra membrano avangarda en la mondo.

 


En la fabriko de reproduktita akvo

 

    Malsame al la tradiciaj fabrikoj de traktado de eluzita akvo, la fabriko metis sur la basenoj betonajn "kovrilon" kun dikeco de 20 centimetroj. La tuta procezo de traktado de eluzita akvo estas plenumita en fermitaj basenoj sub la tero. Tiel toksa kaj malutila gaso ne disiĝos en la aero. Sur la tero super la basenoj estas fontano, fiŝbreda lageto, floroj, herboj kaj arboj, estas ankaŭ korbopilka ludkampo, volana ludejo kaj aliaj instalaĵoj por fortikigi la homan korpon. La areo de verdejoj de la fabriko okupis 39% de ĝia totala areo. 

 

    Vilaĝanoj, kiuj loĝas proksime al la fabriko, diris, ke tiu fabriko estas bela kaj ĝi ne malbonodoris.

 

    Laŭ konigo de rilataj laborantoj, por plue forigi malbonan odoron de la eluzita akvo netraktita la fabriko instalis la sistemon de biologia malbonodoro-forigo, kiu povas sorbi kaj malkomponi malbonodoron kolektitan per mikrobo tiel ke la ellasita gaso ne poluu la aeron kaj ne influu la produktadon de proksimaj entreprenoj kaj la vivon de proksimaj loĝantoj. Laŭ antaŭkalkulo de fakuloj, la uzado de la sistemo reduktos ellasan postulon de kemia oksigeno je 1 600 tunoj en la kuranta jaro.

 

    La fabriko de reproduktita akvo okupiĝas ĉefe pri kolektado kaj traktado de akvo eluzita de entreprenoj kaj loĝantoj en la regiono Beiqijia de Changping kaj en la Urbo de Estontaj Scienco kaj Teknologio, kiuj havas areon de 46.98 kvadrataj kilometroj. Ĝi servas por 380 mil homoj kaj traktas eluzitan akvon je 80 mil tunoj ĉiutage. La fabriko povas ne nur plenumi akvouzadan bezonon de proksimaj entreprenoj kaj loĝantoj, tiun por akvumi florojn kaj arbojn kaj tiun de vidindaĵoj en la Binshui-a Arbara Parko ĉe Wenyu-rivero, sed ankaŭ liveri al la kompanio Jingneng malvarmigan akvon je 15 mil tunoj ĉiutage.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio