Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio kaj Aŭstralio kune konfiskos koruptaĵojn de ĉinaj ŝtatoficistoj forkuritaj al Aŭstralio
2014-10-21

 

    Laŭ la raporto de la aŭstralia ĵurnalo The Sydney Morning Herald publikigita en la 20-a de oktobro, la Policejo de la Aŭstralia Federacio kaj la policejo de Ĉinio okazigos kunlaborojn en venontaj kelkaj semajnoj por kune konfiski la koruptaĵojn de ĉinaj ŝtatoficistoj forkuritaj al Aŭstralio. Tio estas senprecedenca kunago de ambaŭ flankoj.

 

    Hong Lei, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, diris kiam li respondis pri la nova viza politiko de Aŭstralio, ke la persekuto al la kontraŭleĝaj ŝtatoficistoj kaj iliaj koruptaĵoj en aliaj landoj estas grava parto de la atako far Ĉinio kontraŭ korupto. Ĉinio volas fari kunlaborojn kun Aŭstralio, la koruptitaj ŝtatoficistoj ne devas havi paradizan kaŝejon ekster la lando.

 

    La respondeculo de aziaj aferoj sub la aŭstralia policejo certigis, ke Aŭstralio jam konsentis helpi Ĉinion ekstradicii la kontraŭleĝajn ŝtatoficistojn kiuj forkuris al Aŭstralio, kaj ankaŭ la posedaĵoj de tiuj krimuloj estos konfiskitaj. Ĉinio kaj Aŭstralio okazigos la unuafojan kunagon en venontaj kelkaj semajnoj, la unua celo estas la ekonomiaj krimuloj loĝantaj en Aŭstralio.

 

    Aŭstralia amaskomunikilo diris, ke la kunaga movforto venis de la programo "Vulpoĉaso 2014" fare de ĉinaj policanoj en aŭgusto de la kuranta jaro celante kapti la forkuritajn ekonomiajn suspektatojn/krimulojn. Ĝis la fino de julio de la kuranta jaro, Ĉinio jam subskribis kun 51 landoj interkonsentojn entenante la enhavon pri helpoj de kriminala justico, kaj kun 38 landoj ekstradiciajn interkonsentojn.

 

Redaktoroj : Xie Ruifeng

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio