Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Impreso pri Taiwan je mia unua vizito
2014-10-21

de Su Yijun

 

    En la infaneco mi aŭdis la jenan kanton: Verdas la montoj kaj klaras la rojoj, ĉarmas la junulinoj de Ali kiel akvo, kaj fortas la junuloj de Ali kiel monto... La orelplaĉa melodio kaj la ĉarmaj bildoj ĉiam sin prezentas en mia memoro. Mi ne havis multe da impreso pri Taiwan krom la malklara scio pri la lago Suno kaj Luno kaj pri la monto Ali lernitaj en la elementa lernejo, kaj la nomoj de politikistoj Chiang Kai-shek, Zhang Xueliang, Song May-ling kaj aliaj, poemoj de Yu Guangzhong kaj artikoloj de Xi Murong, Long Yingtai kaj aliaj verkistoj. Mi revis de longa tempo, ke mi povos rigardi la riĉan teron kaj belan insulon apartigitajn for de la ĉeftero de la lando dum tro longa tempo.

 

    Finfine mi havis ŝancon veni al Taiwan kaj viziti la tutan insulon en la lasta majo. Mi ege emociiĝis kaj plezuriĝis kiam la aviadilo surteriĝis en la flughaveno Taoyuan. "Mi alvenis, Taiwan! Finfine mi ekstaris sur la konata kaj fremda tero!"

 

    Belaj naturaj pejzaĝoj

 

    La lago Suno kaj Luno kaj la monto Ali estas simboloj de la plej famaj pejzaĝoj por la vojaĝo, kaj ankaŭ niaj unuaj celoj por viziti Taiwan.

 


La bela lago Suno kaj Luno

 

    La lago Suno kaj Luno estas la plej fama vidindejo en la insulo Taiwan. Situante en la gubernio Nantou ĉe la okcidento, ĝi estas la plej granda natura lago en la provinco Taiwan kaj kuŝas sur la montpinto inter la montoj Yushan kaj Ali. La lago longas je 36 mil metroj kun areo de 7.7 mil kvadrataj metroj kaj profundeco de dudek ĝis tridek metroj. 

 


Malproksima panoramo de la lago Suno kaj Luno

 

    Rigardate ĉe la lago Suno kaj Luno, la lago estas ĉirkaŭita de montoj tavolon post tavolo kaj blankaj nuboj leĝere ŝvebas inter la verdaj montoj. Kristalaj ondetoj dancas sur la vasta kaj pura akvo dum veturantaj blankaj ŝipoj kun vojaĝantoj respeguliĝas sur la lago. En la mezo de la lago staras malgranda insulo kun densaj kreskaĵoj kaj similas al verda perlo. Pro tio oni nomas ĝin Insulo Perlo kaj en la nuna tempo ĝi ankaŭ nomiĝas Insulo Lalu.

 

    Norde de la insulo, la duona parto de la lago havas rondan formon kiel tiun de la suno dum la suda parto la lago kurbas kiel lunarko. Tio estas la deveno de la nomo "Lago Suno kaj Luno". Kvankam estis malserene en la tago de nia atingo, tamen ni povis imagi, kiel kvieta kaj ĉarma pentraĵo ŝajnas la lago en la sunlumo kaj lunlumo ĉe subiro kaj leviĝo de la suno.

 


Radiko de la antikva cipreso Guimu simila al trunko de elefanto

 


La Fea Arbo en Aroma Arbaro de la monto Ali

 

    La monto Ali estas arbara vidindejo de Taiwan. Ĝi situas oriente de la urbo Jayi je 75 kilometroj, altas je 2 mil metroj super la marnivelo kaj estas cirkaŭita de altaj montoj. En la montaro malvarmetas, kaj la tiea jara averaĝa temperaturo estas 10.6 centigradaj gradoj. Influate de la topografio kaj klimato, la arbaro vertikale havas trispecajn varmecojn de varmo, malpli da varmo kaj varmeto ekde la piedo de la monto al ĝia supro. Enirinte la vidindejon de la monto Ali, oni povas vidi arojn da arboj densaj, altaj, rektaj kaj verdaj. Krome troviĝas multaj dikaj arbstumpoj lasitaj post la arbohakado. Ili havas diversajn formojn. Iuj similas al trunko de elefanto; iuj formis grandajn arbtruojn en diversaj formoj kaj ĉiuj estas tiel dikaj, ke ĉirkaŭpreni ilin bezonas tri ĝis kvin homoj. Jen estas la cipreso Guimu fama en Taiwan. Kiel la plej antikva arbo en Taiwan, ĝi estas la plej antikva valoraĵo kiel ginko kaj metasekvojo, kaj nomiĝas "fea arbo".

 


Kultura ekspozicio de la Ŝao-nacieca vilaĝo

 


En la nokta bazaro Ruifen en Taiwan

 

    La "fea arbo en la aroma arbaro de la monto Ali" estas unu el la simboloj de la mirinda cipresaro Guimu, kaj antaŭe nomiĝis "Guimu de Guangwu". Ĝi estas speco de ruĝa cipreso kun alteco de 45 metroj kaj dikeco de 12.3 metroj. Ĝi havas la aĝon de ĉirkaŭ 2.3 mil jaroj kaj kreskas sur la alteco je 2.207 mil metroj super la marnivelo. Oni nomis ĝin "Guimu de Guangwu" ĉar laŭ onia kalkulo ĝi ĝermis en la erao de Imperiestro Guangwu de la dinastio Orienta Han (25 --220). Ĝi alinomiĝis kiel "Fea arbo en aroma arbaro de la monto Ali" en la unua de januaro de 2007.

 


Pura strato en Taiwan

 

    En la arbaro estas speciala cipreso nomata "Miljara Cipreso Guimu". Ĝi kun la alteco de 35 metroj kaj la dikeco de 11 metroj estas dubranĉa arbego kreskanta sur la loko en la alteco de 2.215 mil metroj super la marnivelo kun la aĝo de pli ol 2 mil jaroj. Dum la regperiodo de japanoj en Taiwan, la tiama estro de arbaristoj opiniis, ke la arbo similas al homo huraanta per la vorto Wansui (Longan vivon) kun du alte levitaj manoj, kaj nomis ĝin "Dekmiljara Cipreso Guimu". En la jaro 1976, tiama vicprezidento sinjoro Xie Dongmin faris inspekton al la monto Ali. Vidinte la cipreson "Dekmiljara Guimu", li opiniis, ke oni ne rajtas nomi la arbon per "Dekmil jaroj", ĉar ĝi havas la aĝon de iom pli olda ol du mil jaroj, do ekde tiam ĝi estas alinomita per "Miljara Cipreso Guimu".

 

    Ege mirinda naturaĵo estas la arboj de tri generacioj kun la sama radiko, sur la lasta la arbo de la malnova generacio mortis kaj tiu de la nova bone kreskas. La arbo de la unua generacio kuŝanta sur la tero havas la aĝon de miloj da jaroj kaj ĝia trunko tute sekiĝis. Tiu de la staranta dua generacio havas nur malplenan ŝelon kaj restantan radikon, sed tiu de la tria generacio kun alto je pli ol tri metroj kreskas kun densaj branĉoj kaj folioj.

 

    Mi pretervole sentis estimon al la feaj arboj, starante en la densa arbaro kaj ĉirkaŭrigardante la arbaron de cipresoj Guimu, kiuj staras kviete dum miloj da jaroj kaj travivis diversajn ŝanĝiĝojn de la mondo. Samtempe mi ankaŭ emociiĝis pro la spirito de la taiwan-anoj, kiuj amas la naturon kaj protektas la arbaron.

 


La temploj de Konfucio kaj Guanyu

 

    Dum la septaga restado en Taiwan, ni vizitis la sorĉajn pejzaĝojn de la lago Suno kaj Luno, la monto Ali, la golfo Xizi kaj tiujn de aliaj lokoj; ni vizitis ankaŭ la vilaĝon de Ŝao-nacieca kulturo (laŭ difino de la ĉina registaro en la oka de aŭgusto de 2001, ili apartenas al la deka nacieco de la nacio Gaoŝan). Oni diras, ke la nacieco havas nur 283 membrojn, tamen ilia protektado al la antikva trezoro de Ŝao-nacieca kulturo estas admirinda. En la nacia parko Tuluge ni permane palpis la pasejon mane ĉizitan sur krutaĵo per pli ol 10 mil maljunaj soldatoj gvidataj de sinjoro Jiang Jingguo. La pasejo ligis la orientan kaj la okcidentan partojn de Taiwan. La pasejo troviĝas sur granita monto, kaj centoj da homoj perdis sian vivon en la profunda valo sub la krutaĵo dum konstruado de la pasejo. Paŝante sur la pasejo konstruita de la maljunaj soldatoj per iliaj sango kaj ŝvito, mi sentis dankemon kaj admiron al ili pro ilia sinofero por la granda kaj malfacila projekto. En la Nacia Palaca Muzeo en la norda Taiwan, ni vidis la admirindan protektan rezulton de la taiwan-noj al la antikvaj trezoroj. Krome, mi senĉese rememoras diversajn frandaĵojn salivigajn de Taiwan... 

 

    Profunda kultureco

 

    Dum nia vizito al Taiwan, la pejzaĝoj sur la vojo plenigis niajn okulojn, kaj frandaĵoj ravigis nin, sed plej impresis min la kvalito kaj la kultureco de taiwan-anoj.

 

    Kvankam sur la stratoj de Taiwan mankas altaj etaĝdomoj kiaj en la urbo Pekino, tamen la domoj en Taiwan estas malnovaj, kaj la stratoj estas tre puraj kaj malofte videblas rubo. Ĉe la tiea strato oni memvole haltas laŭ trafika signalo kvankam ne estas aŭtoj ĉe la vojkruciĝo. Ĉiuj homoj de diversaj seksoj kaj belecoj estis vestitaj nete kaj pure. Ili ĉiam sin tenas ĝentilaj, kaj kutime afable kaj detale respondas al vi per mildaj kaj malrapidaj vortoj malgraŭ kian ajn demandon vi prezentas al ili. ( 图 9 、 1 0 )

 

    Estas tre bongusta la greno tute nature produktita en Taiwan preskaŭ sen kemiaj sterkoj kaj insekticidoj. Plejparto de la tieaj loĝantoj havas religian kredon, kaj kredas, ke supre sin trovas dioj, do ofte videblas temploj kaj palacoj ĉe la vojo. Oni sin tenas amike kaj fidele inter si. Se vi vizitas vendejon, la vendistoj kutime adiaŭas vin per la vorto "dankon" malgraŭ tio, ĉu vi faris aĉeton aŭ ne. Eĉ se vi vizitas malgrandan butikon de lokanoj, ili prezentas al vi vian aĉetaĵon per ambaŭ manoj kaj poste esprimis al vi sian dankon. ( 图 1 1 )

 

    En Taiwan ni ĉiam ĝuis estimon kaj amikecon, kaj havis plezuron kaj liberecon de menso kaj korpo. Fakte, tio estas la bezonata cirkonstanco por nia vivo ĉu en Taiwan ĉu sur la ĉeftero de la lando, kaj ankaŭ estas la virto kaj kulturo, kiu daŭras por kvin mil jaroj en Ĉinio.

 

    Taiwan estas neapartigebla parto de Ĉinio kaj ni havas komunajn sangon kaj kulturon. Do la reveno de Taiwan al la patrujo estas la longjara deziro de ĉiuj ĉinoj.

 

    Kune kun la senĉesa disvolviĝo de la ĉina ekonomio, senĉese altiĝas la internacia pozicio de Ĉinio. La ideo pri "hejmenreveni" de taiwan-anoj jam fariĝis ĉefa latenta povo, kaj ili deziras la unuecon de la patrolando. Ni informiĝis dum interparoloj kun la lokanoj, ke fakte ili sopiras al la fiereco kaj memfido kiel ano de granda lando kaj nur zorgas pri persisto de la demokratio, kaj ankaŭ vera feliĉo de la popola vivo anstataŭ tio, kiu partio regas super la lando.

 

    Estas tendenco de la unuiĝo de ambaŭ bordoj de la taiwan-a markolo, do Taiwan revenos al la patrolando en iu tago.

 

Redaktoro : Zhu Mingyi

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio