Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Restoracio en aero trovebla en Nankino
2014-10-21


La restoracio levita de sur la tero

 

    Lastatempe en la urbo Nankino en sudorienta Ĉinio, malfermiĝis restoracio, kiu "flugas" en la aero kun alteco de 20 metroj kaj altiris multajn urbanojn por en la aero manĝi kaj rigardi la pejzaĝon de la urbo.

 

    La restoracio, sen muroj, estas konstruita de vitroj kaj en ĝi povas sidi nur 8 gastoj kaj 2 servantoj. Ĉiu seĝo estas protektata per sekura rimedo. Levita de sur la tero al la ĉielo ĝis 20 metroj alta, la restoracio restas en la aero je 15 minutoj, kiam oni povas gustumi la manĝaĵojn kaj ĝui la pejzaĝojn de la urbo.

 

    La kreiva restoracio venis el Belgio kaj renkontas la deziron de homoj al la ĉielo. Ĝis nun en la mondo troviĝas en Parizo, Londono kaj Dubajo restoracioj en aero, kaj ankaŭ en la urboj Ŝanhajo kaj Hangzhou de Ĉinio. Malgraŭ alta prezo kaj malgranda spaco, tiuj restoracioj povas altiri ankaŭ multajn homojn per siaj specialaj spertoj.

 

Redaktoro : Zhang Xiaotong

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio