Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Senpaga libro: Princidino Mary
2014-10-21

 

    La 15an de oktobro 2014, je la ducenta naskiĝdatreveno de Miĥail Lermontov (Михаил Лермонтов, 1814–1841), en la kiosko de Sezonoj aperis lia plej konata proza verko Princidino Mary – la centra novelo de la kvin-novela romano Heroo de nia epoko (1838). La tekston de Lermontov en la 1960aj jaroj tradukis Nikolaj Danovskij (1905–1988) — elstara ruslanda esperantisto, ĵurnalisto, instruanto, redaktoro kaj tradukisto, aŭtoro de la populara Enkonduko al la tradukarto.

 

    La traduko de Danovskij dum preskaŭ tri jardekoj restis nepublikigita, sed en la 1996a jaro ĝin eldonis Sezonoj (pro financaj konsideroj, sub la ŝildo de Ruslanda Esperantisto). Intertempe la presita stoko elĉerpiĝis. Pro tio Sezonoj decidis donaci ĉi tiun libron al la esperantista legantaro en elektronika formo.

 

    Princidino Mary estas la dek-sesa eldonaĵo en la e-libra kolekto de Sezonoj kaj la dek-dua ero en la serio Virtuala Biblioteko. Krom libroj en la kiosko estas ankaŭ du ekzempleroj de La Ondo de Esperanto. Laŭ la statistiko, ili estis elŝutitaj 34 mil 922 fojojn.

 

    La novelo de Lermontov estas senpage elŝutebla en la prezentomanieroj (formatoj, dosierformoj) pdf kaj epub:

http://esperanto-ondo.ru/Libroj/Libroj.php

 

    La e-libroj de Sezonoj estas nur por privata legado, ne por pludistribuo. Se niaj libroj plaĉas al vi, rekomendu ilin al aliaj. Vi ankaŭ povas per la pagosistemo PayPal fari donacon al la eldonejo.

 

(el La Balta Ondo)

Redaktoro: Xie Ruifeng

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio