Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Interesaj kostumoj en la Pekina Maratono
2014-10-20


Gebru, ĉampiono de la vira plenmaratono

 


Ĉeestanto vestanta per kostumo de roma soldato

 


Ĉeestantoj en la vestoj de antikva homo

 

    La 19-an de oktobro okazis la 34-a Pekina Maratono, kiu daŭris je pli ol 2 horoj kaj fine ĉampioniĝis en la vira plenmaratono sportisto Girmay Birhanu Gebru el Etiopio per la rezulto de 2 horoj kaj 10 minutoj kaj 42 sekundoj, kaj alia etiopa sportistino Fatuma Sado Dergo gajnis la ĉampionon de la virina plenmaratono per la rezulto de 2 horoj kaj 30 minutoj kaj 3 sekundoj. Gong Lihua, ĉina sportistino, per la rezulto 2 horoj kaj 32 minutoj kaj 23 sekundoj, gajnis la trian lokon en la sama konkurso.

 

    Pli ol 30 mil sportistoj el 55 landoj kaj regionoj ĉeestis la plenmaratonon kaj la duonmaratonon.

 

    Interese, kelkaj ĉeestantoj vestis sin per tre strangaj kostumoj. Ekzample, iu kuris en la kostumo de simio, alia aspektis kiel roma soldato kaj la tria vestis sin per la kostumo de antikva homo ktp. La kurado tre ĝojis pro tiuj interesaj kostumoj.

 

    Plie, la organizantoj ĉijare liveris sufiĉe da akvo kaj moveblajn necesejojn por subteni la ĉeestantojn plenumi la kuradon.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio