Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Belartaj konkursoj de UEA en 2015
2014-10-20

    La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA, invitas partoprenantojn por la 66-a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 100-a Universala Kongreso en Lillo. Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al partopreno en la UK nek al membreco en UEA. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, escepte de la branĉo Infanlibroj. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo.

 

    Validas krome la jenaj kondiĉoj:

 

    Poezio: maksimuma longo ne fiksita

 

    Prozo: maksimuma longo 200 x 65 karaktroj (kvino da paĝoj)

 

    Teatraĵo: maksimuma longo ne fiksita

 

    Eseo: teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo Lingvoj, artoj kaj valoroj en la dialogo inter kulturoj; proksimuma longo 400 x 65 karaktroj (deko da paĝoj). La unua premio nomiĝas Luigi Minnaja.

 

    Infanlibro de la Jaro: originala aŭ tradukita libro por infanoj presforme aperinta en 2014. Unu premio.

 

    Ĉiujn konkursaĵojn en la branĉoj Poezio, Prozo, Teatraĵo kaj Eseo oni sendu rete al la sekretario, indikante la elektitan pseŭdonimon por gardi la anonimecon de la aŭtoro. La absoluta limdato por ricevo de konkursaĵoj estas la 31-a de marto, 2015. Nur se reta sendo ne eblas, oni sendu unu paperan ekzempleron al: Belartaj Konkursoj de UEA, sekretario Michela Lipari, viale Giulio Cesare 223, IT-00192 Roma, Italio.

 

    Por la Branĉo Infanlibro oni sendu tri ekzemplerojn de la koncerna libro al: Ionel Onet, Libroservo de UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, kun la indiko "Por Belartaj Konkursoj" kaj unu al la adreso de la sekretario.

 

    Premioj: unua premio € 260, dua premio € 182, tria premio € 104, Nova Talento € 182; Infanlibro de la Jaro € 546.

 

    Detala regularo haveblas ĉe UEA, kaj legeblas ankaŭ en la retejo de UEA.

 

(el uea.org)

Redaktoro: Xie Ruifeng

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio