Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Reformado pri familia registrado
2014-10-16

    La 30an de julio de 2014 la ĉina registaro publikigis la Opiniojn pri Antaŭenigo de Reformado pri Familia Registrado. Tio markas, ke retiriĝos la duala sistemo pri la familia registrado en la kamparo kaj en la urboj, ekzistanta dum pli ol 50 jaroj en Ĉinio.

 


Libreto de familia registro

 

    Temas pri ŝanĝiĝo de la registrita konstanta loĝanteco de enmigrintoj en urbojn kaj starigo de ŝtata informobanko pri la loĝantaro. La permanentaj loĝantoj elmigrintaj el la kamparo en urbojn ĝuos iom post iom devigan edukadon, dungadon, pensi-asekuron, medicinan servon, loĝigon kaj aliajn publikajn servojn. Ĝis la jaro 2020 novtipa sistemo pri la familia registrado estos kompletigita, kaj 100 milionoj da elmigrintoj el la kamparo havos la urban loĝantecon.

 

    De la 1980aj jaroj multege da homoj migris al aliaj lokoj, precipe el kamparo al urboj, tial la ĉina registaro komencis laŭgrade ĝustigi sian politikon pri la familia registrado. Ekde la konstruado de urbanizo, la paŝo por ĝustigi la politikon pri la familia registrado pli kaj pli rapidas: nenia limigo sur akiro de loĝanteco en urbetoj kaj malgrandaj urboj, malstriktigo pri akiro de loĝanteco en mezgrandaj urboj, justa difino de kondiĉoj pri akiro de loĝanteco en grandaj urboj, kaj strikta regado super loĝantara skalo en grandegaj urboj.

 

    Ĉiu familio posedas libreton de familia registro, en kiu troviĝas personaj informoj de ĉiuj membroj de la familio. En la tempo de planizita ekonomio la plej granda diferenco inter la libretoj estas, ke iuj estas "ne-agrikulturaj", kaj aliaj estas "agrikulturaj". Homoj kun la "ne-agrikultura" familia registro ĝuis porciumon de nutraĵoj ĉiumonate, kaj pli grave estas, ke tiuj homoj dumvive ĝuis la sekurecon de laboro, loĝado, pensio, edukado, medicina servo ktp.

 

    Rilate al la libreto de familia registro, multaj ĉinoj havas siajn rakontojn. En la tempo de planizita ekonomio multaj kamparanoj deziris havigi la loĝantecon en urboj.

 


Marko de "ne-agrikultura"

 

    Enmigrinta kamparano-laboristo

 

    Enmigrinta kamparano-laboristo Wang laboras en la urbo Shenzhen en suda Ĉinio. Post unu jaro lia filo studos en supera mezlernejo. Ĉar edukado en urbo estas pli bona ol en kamparo, li volas, ke liaj edzino kaj filo loĝu kun li en la urbo Shenzhen por iom da tempo. Tamen pro la problemo de familia registro, neniu lernejo akceptas lian filon. La novaĵo pri unuiĝo de familia registro en urboj kaj kamparo donas al li esperon.

 


Enmigrintaj kamparano-laboristoj

 

    Krome Wang timas, ke lia statuso enmigrinta kamparano-laboristo havas malbonan influon sur lia filo. Li esperas, ke estonte ne estos diferenco inter li kaj aliaj urbanoj, kaj lia filo ne estos malrespektita de siaj kunlernantoj.

 

    Loĝanteco en malgrandaj urboj

 

    S-ro Li, instruisto en la urbo Changchun en nordorienta Ĉinio, diris, ke en la periodo de planizita ekonomio, la familia registro eĉ havas influon sur geedziĝo. Siatempe junuloj kun la "agrikultura" familia registro malfacile trovis edzinon el urboj, kaj ambiciaj kamparaninoj preferas edziniĝi al urbanoj nekontentigaj.

 

    Li opinias, ke la libreto de familia registro ne devas rilatigi al si loĝadon, edukadon, sanservon kaj dungadon, ĉar tio lacigas homojn. Multaj kamparanoj revas havi familian registron en grandaj urboj kaj vivi kiel urbanoj, tamen pli eblas por ili havi familian registron en mez- aŭ malgrandaj urboj.

 


Civitanoj atendas akiron de libreto de familia registro en policejo.

 

    Universitata diplomiĝo por akiro de urba loĝanteco

 

    S-ro Lu naskiĝis en malriĉa familio en kamparo en la 1960-aj jaroj. Post diplomiĝo el instruista universitato li fariĝis instruisto en supera mezlernejo en urbo, kaj finfine havigi al si la "ne-agrikulturan" familian registron. Ĝis hodiaŭ li ankoraŭ memoras la feliĉon pro akiro de la registro.

 

    Kun la registro li povis aĉeti pli ol kvin kilogramojn da faruno kaj rizo kontraŭ malaltaj prezoj ĉiumonate. La porcio estis sufiĉe multa kaj bona tiutempe.

 

    Egalrajteco

 

    Se iu homo laboras en urbo, kie ne estas lia naskiĝloko, li posedos familian registron de tiu urbo kiam lia laborejo dungos lin kiel oficialan laboranton. Reformado pri la familia registrado mallongigos psikologian diferencon inter kamparanoj kaj urbanoj.

 

    Sukceso de la reformado de la familia registrado dependas de plibonigo de tiuj kiuj rilatas al la familia registro, ekzemple, sociaj rajto, sekureco kaj bonstato ktp. La reformado estas sociologia rimedo de urbanizo. Se kamparanoj kaj urbanoj havos egalajn rajtojn, la reformado povos esti sukcesa.

 


Kamparanoj ricevintaj la libreton de familia registro de la urbo Xianyang

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio