Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Interkompreniĝo inter Ĉinio kaj Japanio
2014-10-14

de ZHANG LEI

 

    Ĉinaj kaj japanaj fakuloj lastatempe ĉeestis en kunsido por akcelo de interkompreniĝo kaj popolaj interŝanĝoj. Zhao Gang, fakulo de la Instituto pri Japanio sub la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, rimarkigis, ke estas granda diferenco inter Ĉinio kaj Japanio en kompreno de la historio, eĉ fakuloj de la du landoj ne povas bone kompreni unu la alian rilate al la historio. Japanoj devas senti la indulgemon kaj humanecon de Ĉinio, post kiam ili ĝuste rigardas la historion.

 


Fakulo Zhao Gang

 

    Zhao Gang diris, ke kutime oni prenas la jaron 1972, kiam Ĉinio kaj Japanio starigis diplomatiajn rilatojn, kiel la deirpunkton de la rilatoj inter la du landoj, fakte la deirpunkto devas esti la ĉina-japana milito antaŭ 120 jaroj. Estis tributo-sistemo centre de Ĉinio antaŭ tiu milito en la Orienta Azio. Post Meiji-reformado Japanio defiis la dinastion Qing (1644-1911), t. e. defii la internacian ordon. En la jaro 1871 Japanio kaj la dinastio Qing subskribis la Traktaton de Amikeco. Disfalis la dinastio Qing post la ĉina-japana milito, kaj de tiu tempo ŝanĝiĝis la situacio de la Orienta Azio. Japanio venkis la ĉina-japanan militon en la jaro 1894, kaj poste paŝis al la japana-rusa milito kaj al la pacifika milito. Tamen ne multaj japanoj scias tiun historion.

 

    Antaŭ 120 jaroj Ĉinio kaj Japanio staris antaŭ la sama startlinio. La traktato en la jaro 1871 estis ĝenerale egala, reciproke profita kaj favora. Tamen post nur pli ol dek jaroj okazis granda ŝanĝiĝo, kio multe pensigas la homojn.

 

    Post la ĉina-japana milito en la jaro 1894 la dinastio Qing pagis al Japanio kompenson de 360 milionoj da taeloj, ekvivalento de dujara buĝeto de la dinastio Qing kaj kvarjara buĝeto de Japanio siatempe. En la jaro 1945 Chiang Kai-shek proponis, ke Japanio pagu al Ĉinio 50 miliardojn da usonaj dolaroj pro la malvenko de Japanio en la Dua Mondmilito. Tamen Ĉinio poste reprenis la postulon, kaj hejmenrevenigis 280 milionojn da japanaj soldatoj kaj iliaj familianoj. Ĝuste tiuj japanoj kreis la sekvan ekonomian disvolviĝon de Japanio. Japanoj povas kompari la trakton ricevitan de siaj samlandanoj postlasitaj en Siberio.

 


 Japanio kapitulacis en Nankino la 9an de septembro 1945.

 

    En la jaro 1972 la registaro de nova Ĉinio formetis la postulon de la japana reparacio pro diversaj konsideroj. Post starigo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, inter la periodo de la jaro 1979 ĝis la jaro 2009, Japanio monhelpis Ĉinion per 5 400 miliardoj da enoj. Japanoj pensas, ke multaj ĉinoj ne konas tion, kaj tre "bedaŭras". Tamen tio ne estas la fakto, ĉar kutime orientanoj havas silentan interkomprenon, t. e. respekti la alian flankon.

 


En la jaro 1956 la unua grupo de 355 japanaj militkrimuloj ricevis decidon pri libereco je persekutado.

 

    La propona milita kompenso de 50 miliardoj da usonaj dolaroj egalis al 15 400 miliardoj da enoj laŭ la kurzo en la jaro 2009, kaj tiu ĉi sumo estis preskaŭ trioble pli multe ol 5 400 miliardoj da enoj.

 

    Kompare kun 50 miliardoj da usonaj dolaroj siatempe, ekvivalento de 15 400 miliardoj da enoj en la jaro 2009, la sumo estis triobloj de 5 400 miliardoj da enoj. Kompreneble oni ne nur pensu pri la sumo, diris Zhao Gang. Kiaokaze Ĉinio dankos Japanion pri la helpo.

 

    Tiel la du flankoj devas respekti la reciprokan historion, precipe la historion pri la ĉina-japana amikeco kaj evoluigi la amikajn rilatojn inter la du landoj. Zhao esperas, ke Japanoj devos senti la indulgemon kaj humanecon de Ĉinio, post kiam ili ĝuste rigardas la historion.

 


Japanaj militkrimuloj reedukitaj en Fushun

 

    Zhao trovas ankaŭ, ke eĉ interŝanĝoj inter samaĝaj erudiciuloj de la du landoj estas tre malfacilaj, ĉar ili havas malsamajn vidpunktojn pri iuj demandoj aŭ historiaj konoj. Li diris: "Se fakuloj ne povas kompreni unu la alian, kiel ordinaraj homoj povus havi ĝustan scion?"

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio