Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Franca verkisto Patrick Modiano akiris Nobel-premion pri Literaturo
2014-10-11


Nova Nobel-premiito Patrick Modiano

 

    La 9-an de oktobro, laŭ la informo donita de la oficiala retejo de Nobel-premio, franca verkisto Patrick Modiano akiris Nobel-premion pri Literaturo de la kuranta jaro.

 

    La komitato de la premio diris, ke la verkoj de Patrick Modiano "elvokas la memoron de la homara sorto kiu estas la plej nekonjektebla", liaj verkoj kaptis la vivon de normalaj francoj sub la regado de germanaj agresantoj en la Dua Mondmilito.

 

    La premio pri literaturo de la pasinta jaro estis donita al kanada verkistino Alice Munro, kaj tiu de la jaro 2012 al ĉina verkisto Mo Yan.

 

    Patrick Modiano naskiĝis en Parizo la 30-an de julio de 1945, li estas unu el la konataj verkistoj kiuj estas vaste ŝatataj de legantoj kaj ankoraŭ aktivantaj en la franca literatura rondo. Li publikigis ĉirkaŭ 20 verkojn, multaj el ili estis tradukitaj en la ĉina lingvo.

 

Redaktoroj : Su Yijun kaj Xie Ruifeng

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio