Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Wang Yi renkontiĝis kun Ban Ki-Moon
2014-09-30


Wang Yi (maldekstre) kaj Ban Ki-Moon

 

    La 27-an de septembro dum la ĝenerala asembleo de UN, Wang Yi, ĉina ministro pri eksteraj aferoj, renkontiĝis kun Ban Ki-Moon, ĝenerala sekretario de UN. Ili profunde interŝanĝis opiniojn pri aferoj de UN kaj atingis vastan komunan konon.

 

    Wang Yi opinias, ke bati terorismon estas urĝa tasko de la internacia socio. Li diris, ke Ĉinio subtenas la emfazon de Ban Ki-Moon, ke UN volontas gvidi la internacian agadon kontraŭ terorismo kaj ĉiu ajn milita agado devas ricevi aprobon de la Konsilio de Sekureco de UN. Post okazo de la epidemio Ebola en Afriko, Ĉinio tuj liveris helpojn al rilataj landoj esperante, ke UN ludos kunordigan rolon en la batalo kontraŭ la epidemio. Ĉinio faris gravan kontribuon por packonservo de UN kaj daŭre ludos rolon de respondeca granda lando. La reformado de UN devas tuŝi diversajn kamojn kaj ne iujn kampojn. Ĝia ĉefa celo estas konservi la justajn kaj laŭleĝajn rajtojn de la disvolviĝantaj landoj.

 

    Ban Ki-Moon alte laŭdas Ĉinion pro ĝia subteno al la aferoj de UN kaj pro ĝiaj kontribuoj por la packonserva agado de UN. Li diris, ke la problemo pri internacia disvolvado ankoraŭ estas elstara, UN esperas, ke Ĉinio daŭre subtenos la ellaboron kaj plenumon de la disvolva tagordo post la jaro 2015. Memori la 70-an datrevenon de la venko de la Dua Mondmilito estas grava tagordo de UN en la venonta jaro kaj ĝi volas teni intiman komunikadon kun siaj membrolandoj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio