Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
"Migrobirdetoj" -- infanoj de kamparaj migrintoj
2014-09-29

de ZHANG SHUANG

 

    Ĉinio estas granda agrikultura lando, kaj estas pli multe da loĝantoj en la kamparo ol en la urboj. Ekde la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento, la urbanizado de Ĉinio pli kaj pli rapidiĝas. Ĝis la jaro 2013 la proporcio de la urbaniziĝo atingis 53.37%. La nombro inkludas tiujn kamparanajn migrintojn kiuj loĝas en urbo pli ol duonan jaron. Ilia kontribuo antaŭenpuŝas la urbanizadon, sed la laborloka politiko ne povas solvi por ili la problemon de lernejo-vizitado de iliaj infanoj. Ankaŭ pro aliaj malfaciloj, ekzemple iliaj okupiteco, vivkondiĉoj kaj tiel plu, multaj el la kamparanaj migrintoj devas lasi siajn infanojn en la hejmoloko por la vizitado de lernejo. Do iliaj gefiloj "migras" nur en siaj vintraj kaj someraj ferioj de la hejmoloko al la urbo por resti kun siaj gepatroj. Kiam la ferioj finiĝas, ili adiaŭas siajn gepatrojn kaj revenas al la hejmoloko por lernado. Sociologoj nomas ĉi tiajn geknabojn "migrobirdetoj". Sendube, por la "migrobirdetoj" la ferioj estas tre malofta sed des pli valora tempo.

 




Publikprofita programo en la urbo Changsha de la provinco Hunan por helpi "migrobirdetojn" pasigi riĉan someran feriadon


    Jenaj rakontetoj dokumentas la veran vivon de tiuj "migrobirdetoj" kune kun iliaj gepatroj:


 

    Estu memstara eĉ kun la patrino

 

    13-jara Cai Siping venis de sia hejmo en la urbo Meishan de la provinco Sichuan en sudokcidenta Ĉinio al la urbo Shangyu de la provinco Zhejiang en sudorienta Ĉinio. Ŝi devis veturi la distancon de 2 mil kilometroj. Dum la ferioj ŝi estis okupita de amaso da farendaj aferoj: antaŭtagmeze ŝi lernis literatuton, matematikon kaj la anglan lingvon en ekstraj kursoj; posttagmeze ŝi devis fini siajn hejmajn taskojn kaj sin ekzerci en la ludado de elektronika piano. Laŭ la vortoj de ŝia patrino, ŝi ne povis maldiligenti en someraj ferioj, sed poste ŝi povos iom malstreĉiĝi en la lernejo.

 




Cai Siping ekzercas sin en la ludado de piano.


    "Kiam ni decidis veni al la urbo, konsiderante la edukadon de nia filino, ni nur povis lasi ŝin en la hejmloko. Nur en ferioj ni prenas ŝin ĉi tien por kune vivi," diris la patrino.


 

    Por la ekzercado de la filino en la muzikludado, la patrino speciale aĉetis elektronikan pianon. La filino tre ŝatas ludi muzikilojn kaj lernas ankaŭ erhu-on* de najbara maljunulo. Cai Siping diris: "Panjo kuiras por mi hejmlokajn bongustaĵojn kiujn ŝi plej bone kapablas prepari. Ĉi tie estas ankaŭ mia kuzino kaj filino de najbaro. Dank' al ili mi pasigas tempon tre gaje."

 

    Ŝiaj gepatroj ambaŭ estas tre okupitaj. Pro tio Cai Siping devas mem lavi vestojn, kuiri manĝaĵojn kaj fari purigadon. Sed ŝi komprenas la koran deziron de sia patrino, ke ŝi estu memstara.

 

    Sufiĉe da ĝojo nur esti ĉe panjo

 

    Tagmeze, ĉe iu eksponbudo, 8-jara Jiajia ekprenas la kovrilpaketon de persikoj unu post alia helpante sian patrinon, frukto-vendistino, sub pluveto. Antaŭ ne longe, travojaĝante mil kilometrojn Jiajia venis de la provinco Henan al Interna Mongolio por pasigi la someran libertempon. Lastatempe, la fruktoj bone vendiĝas, kaj la patrino ĉiutage forvendas persikojn je 3 aŭ 4 korbojn. Pro tio ŝi tute ne havas tempon por zorgi sian filinon. Kaj la lasta krom fari siajn hejmtaskojn volas helpi la patrinon kaj daŭre resti en la bazaro. Jiajia diris: "Ne gravas kiom malamuze estas en la bazaro. Jam min sufiĉe ĝojigas, ke mi povas resti ĉe mia panjo. "

 




Jiajia helpas sian patrinon en vendo de fruktoj.


    Jiajia nun lernas en la 2-a klaso de elementa lernejo en sia hejmoloko. Ŝi estas tre diligenta kaj la poentoj estas ne malbonaj. Por ŝi, la somera libertempo estas kiel festo.


 

    Esti feliĉa helpante gepatrojn

 

    Qin Shiling kaj ŝia pli juna frato naskiĝis en la urbo Xinyang de la provinco Henan en la centra parto de la lando, iliaj gepatroj dum multaj jaroj laboras en konstru-labora taĉmento en la urbo Tonglu de la provinco Zhejiang en sudorienta parto de la lando kun la distanco je pli ol 800 kilometroj de la hejmo. Komence de la someraj ferioj, la gefratoj, pli aĝa fratino kiel studentino el la urbo Chongqing, urbo en sudokcidenta parto de la lando, kaj la pli juna frato kiel unuajarulo de mezlernejo de post la sekva septembro el la hejmoloko Xinyang, respektive atingis Tonglu por viziti la gepatrojn.

 

    En la ferioj, la gefratoj ne sin malstreĉas. Ili helpas siajn gepatrojn fari hejmlaborojn tage kaj iras al la bazaro aĉeti materialojn por kuiri vespermanĝon posttagmeze. En la loĝejo, la frateto faras kuiradon, kaj la fratino boligas akvon por ke la gepatroj povu tuj lavi sin post la reveno al la hejmo por forigi dumtagan lacon. Kvankam la luita loĝejo estas simpla, tamen tie estas hejmo kie estas la gepatroj, kaj kiu estas fonto de varmeco kaj feliĉo. 

 




Por la gepatroj, unu infano kuiras kaj la alia boligas akvon.


    Por ili, la plej feliĉa tempo estas promanado de la tuta familio ĉe la rivero en la urbo post vespermanĝo, kiam la patro rigardas la sketadon de sia filo kaj la patrino babilas kun sia filino.


 




La plej feliĉa tempo por ĉi tiu 4-kapa familio


    "Vere mi ne volas disiĝi de vi"


 

    Matene de la 31-a de aŭgusto, en luita loĝejo de la urbo Ningbo de la provinco Zhejiang, onjo Xie kuiras matenmanĝon por sia filo: dolĉa maiza kaĉo kaj ĵus vaporumita manto-o**. Tio fariĝos la lastafoja matenmanĝo kuirita de la patrino antaŭ ol la foriro de la filo. Li baldaŭ revenos al la hejmloko. La filo plej amas manĝi manto-on speciale faritan de la patrino: la faruna pasto estas rulita kun dolĉa fazeola pasto, ekstere estas aldonitaj rosinoj -- ŝajne tre saliviga. Nur antaŭ unu tago de la komenco de la semestro onjo Xie adiaŭis sian filon, ŝi, brakumante sian filon kiu jam finis la matenmanĝon, ĝeme diris: "Vere mi ne volas disiĝi de vi."

 

    Onjo Xie kaj ŝia edzo sinjoro Yan devenas ambaŭ de la urbo Tai'an de la provinco Shandong en orienta parto de la lando. Ekde la jaro 2007 ili komencis labori en ĉi tiu urbo malproksime de la hejmoloko je pli ol 900 kilometroj. Antaŭ ne longe onjo Xie trafis malsanon, kaj nun ripozas en la hejmo; dum sinjoro Yan malfacile laboras por du homoj; ilia filo Yan Yongze estas saĝa kaj komprenema.

 

    Onjo Xie jam aranĝis la pakojn de sia filo. Du pakaĵoj, du paperskatoloj... ŝi diligente kalkulas ĉu ne estas io forgesita. La filo sesfoje pasigis sian someran libertempon en la urbo en kiu la gepatroj laboras. La loĝejo estas tre malvasta, sed li tre ĝoja, ĉar li estas feliĉa kiam la gepatroj restas kune kun li. En ĉi tiu feriado, li vizitis ferian lernejon, tie li lernis multon kaj amikiĝis kun multe da homoj.

 




Patrino kaj filo kune preparas la pakaĵojn.


    La biletoj estas plej malfacile aĉeteblaj por la jarŝanĝa periodo laŭ la luna kalendaro. Pro tio, la gepatroj multjare ne povis reveni al la hejmoloko por festi la Printempan Feston -- la novjaro de ĉinoj laŭ la ĉina luna kalendaro. La plej granda deziro de Yan Yongze estas kune pasigi la jarkomencon kun siaj gepatroj.


 

    La tempo por disiĝo venas. La filo entrajniĝas kaj li senĉese svingas sian manon al la gepatroj. La gepatroj gluas sian vidon al la vagonaro kiu ekmoviĝas kaj forveturas... dum longa tempo, ili ne volas turni sin al la elirejo de la stacidomo.

 

Redaktoro : Xie Ruifeng

 

     - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - -

    * erhu-o estas ĉina violonsimila muzikilo kun du kordoj.

    ** manto-o estas ĉina manĝaĵo -- vaporumita malgranda pano farita el faruno.

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio