Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La Pekina deklaro de APEK: La reprodukteblaj fueloj konsistigos pli ol duonon de la uzotaj energioj en 2030
2014-09-29


Zhang Gaoli, vicĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio faras salutparolon en la inaŭguro de la konferenco de la ministroj pri energioj de la 11-a APEK.

 


Ĉeestantoj de la konferenco de la ministroj pri energioj de la 11-a APEK

 

    Kiel preludo de la neoficiala konferenco de la gvidantoj de la membroj de APEK, kiu okazos post du monatoj, la konferenco de ĝiaj ministroj pri energioj inaŭguriĝis la 2-an de septembro en Pekino. La Pekina deklaro aprobita de la konferenco tekstas, ke ĝiaj 21 membro-landoj dediĉos sian atenton al nova sistemo pri la sekureco de fueloj en la azi-pacifika regiono kaj faros ĉion eblan por ke la uzotaj reprodukteblaj fueloj en tiu regiono duobliĝos en 2030 kaj la totala kvanto de la tieaj fueloj en 2035 malpliiĝos je 45% kompare kun tiu en 2005.

 

    S-ro Wu Xinxiong, estro de la ŝtata buroo de energioj de Ĉinio, kiel prezidanto de la konferenco, faris tri proponojn: unue, kune konstrui novan sistemon pri la sekureco de fueloj en la azi-pacifika regiono; due, pliigi la efikan kunlaboron, fari pluapaŝan kunlaboron en konstruado de la malpligrand-karbonaj urbetoj, intelektaj loĝkvartaloj, utiligo de reprodukteblaj fueloj, eksterordinaraj oleo kaj gaso kaj purigo de karbo kaj aliaj teknologioj; kaj trie, krei bonan medion por daŭrigi la disvolvadon de Azio kaj Pacifiko.

 

    Promesis la ekonomiaj unuoj, kies reprezentantoj ĉeestis la konferencon, ke en la estonteco ili rigore plenumos la postulojn de proponoj pri la sekureco de fueloj, subskribitaj de la gvidantoj de la membro-landoj, efektivigi pord-malfermon, ĉio-amplekson kaj kunlaboron por efektivigi la sekurecon de fueloj en la azi-pacifika regiono kaj fari plejeblon por krei novan sistemon pri la sekureco de fueloj en la azi-pacifika regiono, intensigi prospektoradon, ekspluatadon de nafto kaj gaso, energie labori por pliigi specojn de fueloj kaj regula konkurenco, aprobi la malfermitan kaj travideblan merkaton de fueloj kaj iom post iom pliigi la provizadon de oleo kaj gaso. La koncernaj ekonomiaj unuoj garantiis pliigi ekspluaton de oleo kaj gaso, levi la kvaliton de hardvaroj en ekspluato de oleo kaj natura gaso kaj ĝustatempe doni kompletajn infomojn.

 

    En la sama tago, kiam la ministra konferenco inaŭguriĝis, naskiĝis la centro de la reprodukteblaj fueloj, kio markis, ke la ekonomiaj unuoj faros intiman kunlaboron por konstanta teknika renovigo de la reprodukteblaj fueloj kaj faros ĉion eblan por mallevi la produktokoston de tiuj fueloj. Por levi la konkurencon en la merkato de fueloj. Nun APEK montris sian klaran sintenon pri la nuklea energio, t. e. firme stari por sekura kaj efika disvolvo de la nuklea energio kaj proponas interŝanĝon de sperto surbaze de garantio pri la sekureco kontraŭ la nuklea radiado kaj helpi la ekonomiajn unuojn, kiuj interesiĝas pri la nuklea energio en ties disvolvo.

 

    La ekonomiaj unuoj ne nur aprobas surogatojn de fueloj, sed ankaŭ klare konas la gravecon de la natura gaso. La Pekina deklaro alvokas, ke ĉiuj ekonomiaj unuoj donu grandan atenton al tubreto de oleo kaj natura gaso kaj la terminalo de likvigita gaso, la konstruo de fundamentaj ekipaĵoj de intelektaj elektraj retoj kaj sistemo de elektraj ekipaĵoj kaj administrado de la translokaj tuboj kaj retoj de oleo kaj gaso kaj aliaj gravaj energiaj akipaĵoj por garantii la sekurecon kaj glatan funkcion de koncernaj ekipaĵoj.

 

    Nun la totala ekonomia kvanto de la 21 ekonomiaj unuoj de APEK jam konsistigas 57% de tiu de la tuta mondo kaj ilia konsumado de fueloj konsistigas 60% de tiu de la tuta mondo, inkl. de Usono, Ĉinio kaj Rusio, kiuj okupas la 1-an, 2-an kaj 3-an lokojn en la mondo respektive.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Zhu Mingyi

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio