Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Inaŭguriĝis la ekspozicio pri ĉinaj migrantoj en Usono
2014-09-29


Identigaj kartoj devige tenitaj de ĉindevenuloj dum la funkcio de la Leĝo por Ekskluzivi Ĉinojn

 

    La 26-an de septembro la ekspozicio titolita pere de Usonaj ĉindevenuloj: forpuŝi/ampleksi inaŭguriĝis en la regiono Upper West Side de la usona urbo Manhattan. La ekspozicio prezentis al la publiko la registrojn de ĉinaj devenuloj kiuj trapaŝis Usonon en la pasintaj 200 jaroj, ĝi estas organizita de la muzeo sub la Societo pri Novjorka Historio kaj daŭros ĝis la 19-a de aprilo de la venonta jaro.

 

    La eksponado estis komencita de la tefolioj, silkoj kaj porcelanaĵoj alportitaj de la ŝipo Empress of China (Imperiestrino de Ĉinio) el Kantono de Ĉinio al Usono en la jaro 1784, en ĝi oni povas foliumi la 200-jarajn rilatojn inter Ĉinio kaj Usono.

 

    La ekspozicio prezentas la historion de ĉinaj migrantoj en Usono per diversaj manieroj, la historiaj dokumentoj, mapoj, artaĵoj, antikvaĵoj, datumoj, panoramaj modeloj, videaĵoj kaj kunagaj mediatoj faras vivan kaj memorigan remontron al la spektantoj.

 

    La eksponaĵoj inkludas la konservaĵojn de la menciita societo, Muzeo de Ĉinoj en Usono, Metropolita Muzeo de Arto, Historia Instituto de Ĉindevenuloj en Usono kaj aliaj organizoj kaj personoj de Kalifornio kaj Masaĉuseco, ili kune faris la vojon por travojaĝi en la rakonto kiu kovris la tutan Usonon kaj la tempon de la fino de la 18-a jarcento ĝis nun kaj la ponto inter la du landoj por pluapaŝe kompreni la nunan kunekzistan epokon.

 

Redaktoroj : Su Yijun kaj Xie Ruifeng

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio