Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La Klimata Pintkunveno de UN faris 5 promesojn
2014-09-26


Ban Ki-moon en parolo

 

    Vespere de la 23-a de septembro laŭ la loka tempo la Klimata Pintkunveno de UN fermiĝis en la ĉefstabejo de UN en Nov-Jorko.

 

    En sia parolo Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, alvokis, ke la internacia socio plenumu siajn promesojn deklaritajn dum la pinkunveno. Li diris: "Rigardante al la estonteco, ni devas teni la spiriton de kompromiso kaj promeso, ni devas plenumi kaj grandigi la promesojn kaj proponojn deklaritajn hodiaŭ. Dum la pariza konferenco en decembro de 2015 ni rememoru hidiaŭ. En tiu tago ni faris decidon pri bonordigo de nia hejmloko por ke ĝi taŭgu por loĝado de niaj postaj generacioj."

 

    Laŭ la dokumento pri rezultoj de la pinkunveno, dum la ĉi-foja pintkunveno diversaj flankoj faris jenajn promesojn: diverslandaj gvidantoj konsentis preni aŭdacan agadon, redukti ellason, fortigi restaŭradon de klimato kaj penadi por atingi tutgloban interkonsenton pri klimata ŝanĝiĝo dum la pariza konferenco en la jaro 2015 kadre de redukto de ekstrema malriĉeco kaj akcelo de daŭrigebla disvolvado; diverslandaj gvidantoj esprimis, ke ili grandforte subtenos la fonduson de verda klimato, kiu havas 1 150 milionojn da usonaj dolaroj laŭ promeso; la afero pri prezo de karbono estis subtenita; diverslandaj gvidantoj konsentis fortigi kaj grandigi la sistemon pri riska monkolektado por klimata restaŭrado en Afriko kaj en Kariba Regiono; unu el la rezultoj en starigo de unio de klimataj partneroj estas stariĝo de la 1-a Tutgloba Agrikultura Unio, kiu akcelos, ke 500 milionoj da kamparanoj en la tuta mondo faru saĝan praktikadon de agrikulturo en la jaro 2030.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio