
Miksaj arboj en la rezervejo
Teksto kaj fotoj de SHI GANG
Situante ĉe la orienta ekstremo de la eŭrazia kontinento kaj la sudorienta parto de la provinco Jilin en nordorienta parto de Ĉino, la montaro Changbai estas ĉina ŝtata naturrezervejo kun la ĉefa monto alta je 2 691 metroj kaj 16 montoj altaj je pli ol 2 500 metroj. La montaro Changbai estas ankaŭ la fonto de tri riveroj -- Songhua, Tumen kaj Yalu; la tiea ekologia sistemo de la arbaro ludas gravan rolon por konservi akvon kaj teron, por fari akvon kaj aeron klaraj kaj por plibonigi la klimaton.
La naturrezervejo en la montaro Changbai estas natura eksperimentejo de scienca esplorado kaj edukado de ĉinaj arbaroj, kaj natura muzeo de edukado kaj diskonigo de mediprotekto. Kun belaj pejzaĝoj, la montaro Changbai havas sian famon pro la ĉefa monto Baitou, kie troviĝas multaj blankaj ŝtonoj kaj diktavola neĝo. Oni laŭdas ĝin dirante, ke "kun miljara neĝo kaj longe vivantaj arboj, ĝi estas la plej bela monto en la mondo".
Pro unika lokiĝo kaj speciala terformo, la montaro Changbai havas mirindan geologian aspekton vulkanan. Plena arbara sistemo, kun la plej riĉaj resursoj de plantoj kaj bestoj kompare kun regionoj en la sama latitudo, estas la plej reprezenta "rezervejo de vivaĵoj kaj genoj".
Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong
|