Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Emerita instruisto: paperfaldado fariĝu arto!
2014-09-23


Xu Shuquan kun siaj paperaj aviadiloj

 

    Xu Shuquan estas emeritiĝinta instruisto, kiu vivas en Chengdu, ĉefurbo de la provinco Sichuan, sudokcidenta Ĉinio. Oni tamen pli bone konas lin kiel "Avo Aviadilo".

 

    Tio estas ĉar tiu ĉi pli-ol-70-jara sinjoro kreis pli ol 10 mil aviadilojn per uzitaj paperoj dum 60 jaroj.

 

    Xu Shuquan rakontis, ke jam de knabeco li ŝatis fari diversajn aĵojn per faldado de paperoj. Sed nur post la emeritiĝo kiel element-lerneja instruisto li vere profundiĝis en la afero, sisteme studis ĝin kaj komencis havi ambicion ne nur fari aviadilojn kaj aliajn aĵojn sed ankaŭ fari paperfaldadon arto, li daŭrigis.

 

    "Avo Aviadilo" estas granda idolo de infanoj. Kiam li sidiĝas ie kaj komencas fari diversajn aferojn per paperoj, ĉirkaŭ li amasiĝas amaso da scivolemaj geknaboj.

 

    El lia granda repertuaro li plej multe ŝatas fari tiujn tipojn de batalaviadiloj, kiuj estis produktitaj nur per tekniko de Ĉinio mem.

 

    Xu Shuquan miras, ke en Ĉinio, lando kun longa tradicio de paperfaldado, okazas neniu ekspozicio pri ĝi. Li esperas, ke liaj klopodoj povos turni la atenton de multaj homoj al tiu ĉi neglektata ĝenro.

 

    "Estonte okazu ekspozicioj de paperfaldaĵoj, kaj en lerneja edukado lecionoj pri paperfaldado", diris "Avo Aviadilo".

 

Redaktoro: USUI Hiroyuki

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio