Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Nova fluglinio proksimigos Dubajon al Ĉinio
2014-09-22


Aviadilo Boeing 737-800 de la Ĉinaj Sudaj Aerlinioj uzota ankaŭ por la nova fluglinio

 


La turo Khalifa en Dubajo

 

    Laŭ raporto de la novaĵ-agentejo Xinhua, la ĉina flugkompanio Ĉinaj Sudaj Aerlinioj lanĉos novan fluglinon Lanzhou-Urumqi-Dubajo en la 29-a de septembro. Por la nova linio aviadiloj flugos ambaŭdirekte kvar fojojn semajne: lunde, merkrede, vendrede kaj dimanĉe.

 

    Ĝi estos la unua internacia flugo de la flugkompanio el Lanzhou, la ĉefurbo de la provinco Gansu, nordokcidenta Ĉinio.

 

    Necesos nur kvin horoj

 

    Nuntempe, kiam vi volas flugi de Ĉinio al Dubajo, vi devas unue flugi ekzemple al Pekino aŭ Ŝanhajo. La nova fluglinio, malgraŭ ĝia halto en Urumqi, la ĉefurbo de la Xingjang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, duonigos la flugtempon. Ĝi bezonos nur ĉ. kvin horojn kaj fariĝos la plej mallonga fluglinio el Ĉinio al la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE).

 

     Bezonoj je aerlinioj inter Ĉinio kaj UAE kreskas dank' al pli kaj pli fortiĝantaj ligoj komercaj kaj kulturaj inter la du landoj.

 

    Rektaj fluglinioj jam funkcias inter Dubajo kaj Pekino, Kantono, Kunming kaj Ŝanhajo.

 

 Redaktoro: Usui Hiroyuki

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio