Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Septembro, 2014
2014-09-19

    2-4: Esperanta paneldiskuto (podia/spertula diskuto) kaj Esperanta informstando dum la 24-a Ekonomia Forumo en Krynica-Zdrój, Pollando.

 

    6-7: Aŭtunaj tagoj en Iislami, Finnlando. inf.: Esperanto-Asocio de Finnlando, rete: heaf@esperanto.fi

 

    11-14: Esperanto sur la strando en Sopot, Pollando. Praktikante la plej taŭgan modelon de loka E-movado ni paroligos komencantojn, montros al la gastoj eksterordinare vizitindajn lokojn en nia regiono. inf.: Triurba Esperantista Asocio TORENTO, rete: torentosopot@wp.pl

 

    11-14: Internacia Renkonto de Universitato de la Tria Aĝo en Bydgoszcz, Pollando. Dum la aranĝo okazos la 16-a Tutpollanda Arta Trarigardo de Seniora (Pliaĝula) Movado. inf.: Esperantotur, rete: info@esperanto.bydgoszcz.eu

 

    12-14: Renkontiĝo de la ĉeĥa IKUE-sekcio en Svatý Kopeček ĉe Olomouc, Ĉeĥio - Konferenco de la sekcio, sanktaj mesoj, projekciado pri IKUE-aranĝoj, prelego de d-ro Max Kašparů, ekskursoj. rete: m.svacek@seznam.cz

 

    14-20: Mazara Festo 2014 - Festivalo de la Esperanto-kulturo en Mazara del Vallo, Sicilio. Ekspozicio de pentraĵoj, skulptaĵoj, fotografaĵoj, koncertoj, teatraĵoj, dancoj ktp, de esperantistaj artistoj. inf.: Brunetto Cassini, skajpo: edistudio54, rete: esperanto@edistudio.it

 

    19- 21: Post-Somera Komuna Kuirado (PSKK) en Laarne, Belgio. Familia aranĝo kies centra temo estas "Naturo, Ekologio kaj Sano". inf.: Lode Van de Velde, rete: lodchjo@yahoo.com

 

    20-28: 40-a Internacia Forumo pri Turismo, Edukado kaj Kulturo en Bydgoszcz-Toruń, Pollando. Dum la aranĝo okazos prelegoj, diskutoj pri turismo, kulturo kaj edukado, ekskursoj kaj Internacia Ŝakturniro. inf.: Esperantotur, rete: info@esperanto.bydgoszcz.eu

 

    21: 17-a ERT - 17-a Esperanto-Renkontiĝo de Taguatinga en Taguatinga, antaŭurbo de la ĉefurbo Braziljo. Per la temo "Esperanto kaj Framasonismo" la aranĝo festos la 10-jariĝon de Framasona Loĝio L. L. Zamenhof starigita en Braziljo kaj festos la Internacian Tagon de la Paco. inf.: Taguatinga Esperanto-Klubo kaj Framasona Loĝio Lazaro Ludoviko Zamenhof, rete: taguatek@gmail.com

 

    25-26: Tria Interlingvistika Simpozio en Poznań, Pollando - Temo: Problemoj de internacia lingva komunikado kaj iliaj solvoj - La simpozio okazas post interlingvistika sesio kaj antaŭARKONES. inf.: Interlingvistikaj Studoj, Lingvistika Instituto en Adam Mickiewicz-Universitato, rete: interlingv@gmail.com

 

    25-28: Regiona filatela ekspozicio kun salono de Esperanto en Svitavy, Ĉeĥio - Ekspozicio SVITAVY 2014 estas konkursa ekspozicio de poŝtmarkoj en la kategorio regiona + premiero. La celo de la ekspozicio estas propagando de filatelo inter vasta publiko kaj kvalifiko de eksponaĵoj por la ekspozicioj de pli altaj kategorioj. inf.: Klubo de filatelistoj kaj Klubo de amikoj de Esperanto, rete: filatelie-svitavy@seznam.cz aŭ dvor.libuse@seznam.cz

 

    26-28: ARtaj KONfrontoj en Esperanto en Poznań, Pollando. TTT-paĝo: http://www.arkones.org/eo, rete: tobiasz@esenco.org

 

    27-28: Inaŭguro de la ekspozicio "Esperanto kaj kolektado" en Svitavy, Ĉeĥio. Tutŝtata filatela ekspozicio + Kleriga dimanĉo en Svitavy. rete: svitavy@esperanto.cz

 

(el Esperanto)

Redaktoro: Liu Zijia

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio