Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Inaŭguriĝis la 5-a Ĉina Internacia Kopirajta Ekspozicio en Chengdu de Ĉinio
2014-09-19


En la inaŭguro de la ekspozicio

 

    La 17-an de septembro inaŭguriĝis la 5-a Internacia Kopirajta Ekspozicio en Chengdu, ĉefurbo de la provinco Sichuan en sudokcidenta Ĉinio. La ekspozicio estas kune organizita de la Ŝtata Administracio pri Gazetaro, Eldonado, Radio, Filmoj kaj Televido, la Ŝtata Kopirajta Buroo kaj la registaro de Sichuan. Ĝia honorgasta lando estas Italio.

 

    Al la inaŭguro ĉeestis pli ol 200 invititoj en- kaj eksterlandaj, inkluzive de Wang Binying, vicĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Intelekta Proprietaĵo, Yan Xiaohong, vicestro de la menciita administracio kaj tiu de la menciita buroo, Wu Jingping, estro de la Propaganda Ministerio de la Kompartia Komitato de la provinco Sichuan, kaj ĝenerala konsulo de Italio en Chongqing.

 

    La ekspozicio okazas en ĉiu dua jaro. Ĉi-foja ekspozicio havas ekspon-zonojn internacian, ĉinan kaj industrian. En ĝi partoprenas pli ol 170 koncernaj organizoj kaj entreprenoj el Ĉinio, Italio, Francio, Hispanio, Eŭropa Unio, Usono, Koreio, Japanio kaj internaciaj organizoj.

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Xie Ruifeng

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio