Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
98.19 milionoj da ĉinoj vojaĝis eksterlanden en 2013
2014-09-18


Ŝildo en Seulo bonvenigas ĉinajn turistojn.

 

    Laŭ raporto de la Monda Federacio de Turismaj Urboj la totala nombro de ĉinaj turistoj, kiuj vojaĝis eksterlanden en 2013, estis 98.19 milionoj, kreskinte je 18 procentoj kompare kun la antaŭa jaro. Ili elspezis 128.7 miliardojn da usonaj dolaroj, je 26.8 procentoj pli multe ol en 2012.

 

    La raporto diras, ke la monata enspezo de tiuj turistoj estas relative granda. La averaĝo estas 11 512 juanoj (1 872 usonaj dolaroj), preskaŭ trioble pli granda ol la averaĝa enspezo de la loĝantoj en ĉefaj ĉinaj urboj.

 

    Kun sia infano junaj paroj vojaĝas eksterlanden

 

    Inter tiuj turistoj grandan parton konsistigas la juna generacio. 56.21 procentoj naskiĝis dum la 1980-aj, 11.3 procentoj dum la 1990-aj. 59.2 procentoj vojaĝis eksterlanden kun sia infano.

 

    Oni analizas, ke pro la influo de la unu-infana politiko ĉinaj junaj paroj emas investi multe en sian solan infanon, kaj ankaŭ prenas lin/ŝin por eksterlanda vojaĝo por pliriĉigi ties spertojn.

 

    La plej ŝatata vojaĝcelo: Seulo

 

    Krome la plej ŝatata vojaĝcelo de la ĉinaj turistoj montriĝis Seulo, la ĉefurbo de la Korea Respubliko. Inter aliaj urboj elstaris Busan, Kwangju (Korea Respubliko) kaj Sapporo (Japanio). Tian elekton motivis ne nur la geografia proksimeco al Ĉinio sed ankaŭ ilia vasta konateco pro tio, ke tiuj urboj aperas en televidaj aŭ kinejaj filmoj spektataj de ĉinoj.

 

    La raporto baziĝas sur enketo farita en julio fare de Ipsos, franca firmao pri merkataj esploroj, al kiu la Monda Federacio de Turismaj Urboj komisiis ĝin.

 

Redaktoro: USUI Hiroyuki

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio