Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio ĉesigos uzadon de 5 produktlinioj poluantaj medion
2014-09-18


Oni publikigas la nomliston de la unuaj entreprenoj kiuj devas ĉesigi uzadon de produktlinioj.

 

    La 15-a de septembro estas la 19-a Internacia Tago por Protekti la Ozonotavolon havanta la ĉeftemon "Protekti la ozonotavolon, daŭre iri antaŭen". Tiu-tage la Mediprotekta Ministerio de Ĉinio okazigis en Pekino konferencon kaj anoncis, ke Ĉinio ĉesigos uzadon de 5 produktlinioj por malmultigi HCFCs. Ĝi publikigis la nomliston de la unuaj entreprenoj, kies produktlinioj estos malfunkciigitaj.

 

    La malfunkciigo de la unuaj 5 produktolinioj povos malmultigi 4647 ODP (potencialo de ozona perdo) ĉiujare kaj ellason de forceja gaso de 93.5 milionoj da karbon-dioksida ekvivalento. Tio signifas malmultiĝon de ellasaĵoj de ĉirkaŭ 19.5 milionoj da limuzinoj ĉiujare.

 

    HCFCs estas unu el la ĉefaj materioj, kiuj perdigas ozonon, ĝi estas ankaŭ fortefekta forceja gaso kaj iom post iom forigita materio laŭ la Montreala Protokolo. Laŭ la difinita tempo aprobita en la 19-a kunveno de la subskribantoj de la protokolo, ĝis la jaro 2030 Ĉinio devas ĉesigi la uzadon de ĉiuj produktlinioj, kiuj ellasas HCFCs.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio