Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Majo, 2014
2014-09-17

    1-3: EsPrimo-10 - Esperantista Primavero en Jekaterinburg, Rusio. Tradicia printempa renkontiĝo de uralaj kaj siberiaj esperantistoj. Estas jam la 10-a tradicia aranĝo. Ĝi kolektas ĉiujare 50-70 esperantistojn, havas viglan kaj enhavriĉan programon. inf.: Ural-Siberia Esperantista Movado, p.k. 132, RU-620041 Jekaterinburg, Rusio. rete: esprimo@ural-sib.org

 

    1-4: 73-a Hispana Kongreso de Esperanto kaj 18-a Andaluzia Kongreso en Ronda, Hispanio. La temo de ĉi kongreso estas Esperanto kaj flamenko, kun hispanaj kantoj kaj dancado. inf.: HEF. rete: kongreso@esperanto.es

 

    1-10: 26-a Aroma Jalto en Jalto, Ukrainio. E-festivalo kies celo estas plialtigi la lingvonivelon de la partoprenantoj kaj konatigi ilin kun la belega naturo de Krimeo. inf.: Volodimir Hordijenko, p/k 35, UA-01133 Kiev-133, Ukrainio. rete: volodomir@ukr.net

 

    11-16: Printempa Migrado en Dijon, Francio. Migrado en Burgundio tra famaj vinplantejoj kaj naturaj medioj ĉirkaŭ Dijon por ĝuemaj esperantistoj. inf.: OlivierBuisson, 4, rue Paul Lippe FR-21000 Dijon, Prancio. rete: obuisson@live.fr

 

    12-18: 39-a lingva seminario en Skokovy, Ĉeĥio. 39-a semajna seminario kunlabore kun "Sabla printempo" Písek kaj Asocio de Handikapitaj Esperantistoj. inf.: Jindřša Drahotová, Sadová 745, Mladá Boleslav CZ-293 01, Ĉeĥio. rete: drahotova@esperanto.cz

 

    17-19: 11-a MEKARO - Mez-kanada renkontiĝo de Esperanto en Ŝerbruko, Kebekio, Kanado. Turisma amikeca semajnfino. Okazas diversaj vizitoj, ekskursoj kaj komunaj manĝoj. inf.: Esperanto-Societo Kebekia.

 

    17-24: Kongreso de IFEF, Internacia Fervojista Esperanto-Federacio en San Benedetto del Tronto, Italio. Inf.: IFEF. rete: vitorni@virgilio.it

 

    28 majo-1 junio: Printempa BARO 2014, (inkluzive de Ĉieliro, la 29-a de majo) en Bad Münder inter Hannover kaj Hameln, Germanio. Multaj venas kun siaj infanoj. Ni babilas, ludas, festas, eluzas la eblojn de la granda herbejo kaj la rivereto kaj faras lignan fajron.

 

    29 majo-1 junio: Kongreso de Espéranto-Francio (UFE) en Chambéry, Francio. Komuna kongreso de UFE kaj de Rodanalpa E-Federacio. Kun ekskursoj, kutimaj kunvenoj kaj kun spektakloj de la aŭstra artisto Attila Schimmer kaj folkmuzika balo. inf.: Unuiĝo Franca por Esperanto, UFE, 4 bis rue de la Cerisaie , FR-75004 Paris, Francio. rete: info@esperanto-Francio.org

 

    31 majo-14 junio: MARO, Mara Renkontiĝo, apud Mediteraneo, dum la du semajnoj ĉirkaŭ pentekosto en la suda Francio, sur la duoninsulo de St. Tropez.

 

(el Esperanto)

Redaktoro: Liu Zijia

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio