Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La tuta procezo de la kapitulaco de Japanio antaŭ 69 jaroj
2014-09-15

    La 15-a de aŭgusto de 2014 estis la 69-a datreveno de la senkondiĉa kapitulaco de Japanio.

 

    La agresa milito de Japanio al Ĉinio estas ĝia dua milito kontraŭ Ĉinio post la Ĉina-Japana Milito dum la jaroj 1894 kaj 1895. La milito refoje interrompis la disvolvan procezon de Ĉinio kaj donis al la ĉina nacio grandegajn humiliĝon, suferon kaj doloron. Pro tio tiel ĝojigis la ĉinan popolon la senkondiĉa kapitulaco de Japanio en la 15-a de aŭgusto antaŭ 69 jaroj.

 

    La senkondiĉa kapitulaco de Japanio deklaris fiaskon de ĝiaj imperiistoj kaj finiĝon de ĝia agresa milito al Ĉinio dum 14 jaroj per la venko de la ĉina popolo. Tio estas la rezulto de la plej malfacila kaj solidareca batalo de la ĉina popolo kontraŭ Japanio kaj estas ankaŭ la koncentra enkorpiĝo de la granda kontraŭjapana spirito de la ĉina popolo. De tiam la pacamaj popoloj en Azio kaj tiuj en la tuta mondo eniris en la novan eraon pacan kaj disvolvan.

 

     La 15-a de aŭgusto post 69 jaroj oni kune rememoru la kor-stimulan tagon en la historio.

 


Japana imperiestro en deklaro de la kapitulaco en parlamento

 


La kapitulaco kun subskribo de la ĉefkomandanto Ho Yingchin (maldekstre) kaj tiu kun subskribo de Yasuji Okamura

 


Raportoj pri la senkondiĉa kapitulaco de Japanio aperintaj en ĉinaj ĵurnaloj

 


Raportoj pri la senkondiĉa kapitulaco de Japanio aperintaj en ĉinaj ĵurnaloj

 


La japana registaro oficiale deklaras senkondiĉan kapitulacon.

 

Japanio deklaras la kapitulacon al aliancitaj armeoj.

    La deklaro de kapitulaco

 

     Tagmeze de la 14-a de aŭgusto de 1945 la japana imperiestro Hirohito radie publikigis la "Edikton pri Armistico", kiu difinis, ke Japanio akceptis la Proklamon de Postdam kaj senkondiĉe kapitulacis.

 

    La 14-an de aŭgusto Chiang Kai-shek radie parolis al la tutlandaj armeoj, al la popolo kaj al la mondo. Li emocie diris: "La vero nia justeco nepre venkos la potencon finfine estas pruvita..."

 

    La 15-an de aŭgusto la japana registaro oficiale deklaris, ke 3.3 milionoj da japanaj armeanoj demetis siajn armilojn kaj senkondiĉe kapitulacis. Tiu-tage la Usona Asociita Gazetaro sendis al la mondo la mesaĝon "La kolektiĝo de la plej mizeraj morto kaj detruo finiĝis sekve de la kapitulaco de Japanio."

 

    La 15-an de aŭgusto Wu Gwo-jen, ministro de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de la Ĉina Respubliko, ricevis telegramon de ĝia registaro, ke Ĉinio publikigos deklaron en la ĉefurboj de kvar landoj tuj post plenumo de la formalaĵo pri la senkondiĉa kapitulaco de Japanio kaj tiu pri la armistico de ĝiaj armeoj. La armeo gvidita de la usona admiralo Chester William Nimitz ĉesigis atakon.

 

    La 15-an de aŭgusto Chiang Kai-shek urĝe sendis telegramon al la supra komandanto de la japanaj armeoj Yasuji Okamura por montri ses principojn pri la kapitulaco de la japanaj armeoj. Je la 17-a horo kaj 32 minutoj de la 15-a de aŭgusto Yasuji Okamura respondis al Chiang Kai-shek, ke li sendos komisaron al Hangzhou por atendi instrukcion. La renkontiĝa loko estis ŝanĝita en Zhijiang.

 

    La 20-an de aŭgusto Ho Ying-chin, ĉefkomandanto de la Ĉina Terarmeo, Xiao Yisu, ĝia ĉefstabestro, kaj aliaj pli ol 30 personoj atingis Zhijiang per du transportaj aviadiloj de Usono.

 

    La 21-an de aŭgusto sub la aranĝo de Yasuji Okamura, Imai Takeo, sendito de la japanaj armeoj kaj vicĉefstabestro de la sendita trupo de la japanaj armeoj al Ĉinio, kaj aliaj 7 japanoj aviadile atingis Zhijiang por peti kapitulacon.

 

    La 23-an de aŭgusto la milito vere finiĝis post ke la sovetunia armeo okupis la havenon Lüshun.

 

    La 26-an de aŭgusto laŭ instrukcio de Chiang Kai-shek, Ho Ying-chin dividis la militajn regionojn de Ĉinio en 16 zonojn kaj nomumis rilatajn oficirojn por akcepti kapitulacon de la japanaj armeoj.

 

    La 27-an de aŭgusto la registaro de la Ĉina Respubliko starigis komandejon en Nankino por aranĝi aferojn pri la kapitulaco de la japanaj armeoj kaj tiu de la marionetaj armeoj.

 


La usona batalŝipo Missouri en la 2-a de septembro de 1945

 


La kapitulaco de Japanio en la angla lingvo

 


La kapitulaco de Japanio kun subskribo de Mamoru Shigemitsu, tiama japana ministro pri eksteraj aferoj

 


Yoshijiro Umezu, japana ĉefstabestro, en subskribo de la kapitulaco de Japanio

 


Douglas MacArthur, plej supra komandanto de la aliancitaj armeoj en subskribo de la dokumento pri la oficiala kapitulaco de Japanio

 


Chester William Nimitz, komandanto de la Pacifika Floto de Usono, en subskribo de la kapitulaco de Japanio

 


En la nomo de la nacia registaro de Ĉinio, Xu Yongchang, tiama ministro pri militordonoj, en subskribo de la kapitulaco de Japanio

 


Brita admiralo Bruce Fraze en subskribo de la kapitulaco de Japanio

 


En la nomo de Sovetunio, vicgeneralo Jay Levi Jaakko en subskribo de la kapitulaco de Japanio

 


Thomas Blamy, reprezentanto de Aŭstralio, en subskribo de la kapitulaco de Japanio

 


L. Moore Kos Golev, reprezentanto de Kanado, en subskribo de la kapitulaco de Japanio

 


Generalo Jackle Claire, reprezentanto de Francio, en subskribo de la kapitulaco de Japanio

 


La nederlanda admiralo Conrad en subskribo de la kapitulaco de Japanio

 


La nov-zelanda generalo Helcido en subskribo de la kapitulaco de Japanio

    Subskribo de la kapitulaco

 

    Matene de la 2-a de septembro la majesta momento venis en la usona batalŝipo Missouri, kiu faris grandan kontribuon dum la surteriĝa operaco sur la insulo Iwo Jima kaj dum tiu sur la insulo Okinawa Jima en la golfo Tokio de Japanio. Je la 9-a horo en la nomo de la japana registaro Mamoru Shigemitsu, tiama nova japana ministro pri eksteraj aferoj, kaj Yoshijiro Umezu, japana ĉefstabestro, metis subskribojn al la kapitulaco.

 

    Poste laŭvice metis subskribojn al la kapitulaco de Japanio reprezentantoj el la aliancitaj landoj, kiuj akceptis la kapitulacon, kiaj generalo Douglas MacArthur, plej supra komandanto de la aliancitaj armeoj, Chester William Nimitz, usona admiralo, Xu Yongchang, ĉina admiralo, James George Frazer, brita admiralo, Jay Levi Jaakko, sovetunia vicadmiralo, kaj reprezentantoj el Aŭstralio, Kanado, Francio, Nederlando kaj Nov-Zelando. Kiam Mamoru Shigemitsu paŝpeze eliris el la batalŝipo Missouri trenante la kriplan kruron bombe vunditan en Ŝanhajo antaŭ 13 jaroj, pli ol mil usonaj militaviadiloj flugis super la golfo Tokio por festi la venkon.

 

    La 3-an de septembro la registaro de la Ĉina Respubliko ordonis okazigi festadon en la tuta lando dum 3 tagoj kaj decidis, ke ekde la sekvanta jaro la 3-a de septembro en ĉiu jaro estos kiel memortago de la venko de la kontraŭjapana rezistmilito. La 13-an de aŭgusto de 1951 la Konsilantaro de la Registara Administrado de la Centra Popola Registaro de la Ĉina Popola Respubliko publikigis la anoncon subskribitan de ĝia ĉefministro Zhou Enlai, kiu difinis, ke la 3-a de septembro estos memortago de la venko de la kontraŭjapana rezistmilito. Post tio la tago estis rekonita de la mondo kiel tago de la venko de la monda kontraŭfaŝisma milito.

 

    La 9-an de septembro la subskriba ceremonio pri kapitulaco de la japanaj armeoj en ĉinaj militregionoj okazis en la aŭditorio de la Centra Milita Kolegio de la Nankina Nacia Registaro. La ceremonion ĉeestis Yasuji Okamura, reprezentanto de Japanio en ĉinaj militregionoj kaj ĉefkomandanto de la senditaj trupoj de Japanio al Ĉinio, kaj aliaj 6 japanoj. Yasuji Okamura malligis la glavon portatan ĉe la talio kaj donis ĝin al la japana ĉefstabestro Kobayashi Asamiro. La lasta per la du manoj transdonis la glavon al Ho Yingchin por esprimi, ke la agresaj armeoj de Japanio oficiale fordonis al Ĉinio armilojn kaj kapitulacis. Poste Yasuji Okamura metis sian subskribon al la kapitulaco. La kapitulaca ceremonio daŭris ĉirkaŭ 20 minutojn.

 

    Ĝis tiam la agresa milito farita de la japanaj imperiistoj finiĝis per ĝia fiasko. Finiĝis ankaŭ la Dua Mondmilito per la granda venko de la tutmondaj popoloj. Por la 20-minuta kapitulaca ceremonio ĉinoj bataladis dum 14 jaroj. Kiel la antikva ĉefurbo de ses dinastioj Nankino, kie japanaj armeoj faris amasbuĉadon, atestis la historian momenton de la kap-kliniĝo de la agresantoj.

 

    Nun la paco kaj disvolvado jam fariĝis la ĉeftemo de la epoko. Tamen la mondo ne estas paca. La fantomo de la japana militarismo kaj tiu de faŝismo ankoraŭ restas. Ili paŝon post paŝo englutas la fruktojn de la venko de la monda kontraŭfaŝisma milito. Japana ĉefministro Shinzou Abe malrespektis la Proklamon de Postdam kaj senskrupule reviziis la konstitucion. La dekstruloj kun li kiel ĉefo rigardas agresadon kiel "honoron" sed ne honton, rigardas la militkrimulojn kiel "heroojn" sed ne krimulojn, kaŝe ŝanĝis "sindefendon" en agreson kaj ekspansion. Ilia celo por nei la historion kaj beligi la agresadon estas tre evidenta.

 

    La Kronikoj de la Militantaj Regnoj -- Zhao Ce diras: "Pasinta sperto, se ne forgesita, estas gvidilo por la estonteco." Ĉina prezidanto Xi Jinping donis al la oficiroj kaj soldatoj de la tuta armeo la ordonon "Konstruu la popolan armeon, kiu obeas ordonojn, kapablas batali kaj havas bonan stilon!" Kapablas batali kaj venki jam fariĝis misio kaj respondeco de la oficiroj kaj soldatoj de la ĉina armeo.

 

    Okaze de la 69-a datreveno de la senkondiĉa kapitulaco de Japanio, ni retrorigardas la historion por ĉiam memori la martirojn de la kontraŭjapana rezistmilito kaj por ĉiam memori la historian lecionon, ke estos batita tiu, kiu estas en postiĝinteco. Ni devas senĉese penadi por realigi la revon de Ĉinio kaj tiun de armeofortigo!


La kapitulaco de Japanio

 


Pli ol mil aviadiloj flugas super la golfo Tokio por festi la venkon de la kontraŭjapana rezistmilito.

 


Demetinta ĉapon, Yasuji Okamura kaj aliaj japanoj eniras en la kunvenejon.

 


Yasuji Okamura donas la kapitulacon al la ĉefkomandanto Ho Yingchin.

 


Ho Yingchin (maldekstre) prenis la kapitulacon de Japanio.

 


Ĉinaj popolamasoj en festado de la venko de la kontraŭjapana rezistmilito

 


Celebrado post la venko de la kontraŭjapana rezistmilito

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio